1 E-9 m
Aspekto
Por bildigi la grandecon de unu nanometro, tiu ĉi paĝo estas listo de iuj aĵoj longaj de inter 1 nanometro (nm) kaj 1 mikrometro (Μm) (10−9 — 10−6 m).
Unu nanometro egalas al 0,000 000 001 metro. Unu metro egalas al 1.000.000.000 nanometroj.
Vidu ĉi tie pri signifoj de piko-, mikro-, mili-.
- Distancoj pli mallongaj ol 1 nm
- 1 nanometro estas:
- 0,000 000 001 metro (m).
- 0,000 001 milimetro (mm).
- 0,001 mikrometro (Μm).
- 10 angstromoj (Å).
- 1.000 pikometroj (pm).
- 2 nm — Diametro de DNA-helico.
- 90 nm — Diametro de HIV-viruso.
- 100 nm — Plej granda ero kiu povas trapasi kirurgan maskon.
- 380-420 nm — ondolongo de purpura lumo.
- 420-440 nm — ondolongo de indigokolora lumo.
- 440-500 nm — ondolongo de blua lumo.
- 500-520 nm — ondolongo de cejana lumo.
- 520-565 nm — ondolongo de verda lumo.
- 565-590 nm — ondolongo de flava lumo.
- 590-625 nm — ondolongo de oranĝa lumo.
- 625-740 nm — ondolongo de ruĝa lumo.
- Distancoj pli longaj ol 1 Μm