2-a libro de Samuel
ΒΑΣΙΛΕΙΩΝ Β | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko • libro de la Biblio • sankta libro | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Gad, Natano | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | Biblia Hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
| |||||
La 2-a libro de Samuel (mallonge "2 Sam") estas libro de la juda Tanaĥo respektive la kristana Malnova Testamento en la Biblio.
Kune kun 1 Sam, 1 Reĝ kaj 2 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.
Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La libro nomiĝas
- en la hebrea: שמואל ב
- en la greka Septuaginto (LXX): ΒΑΣΙΛΕΙΩΝ Β' (LXX, same la latina Vg ĝis 1979, nombras ne 1-2 Sam kaj 1-2 Reĝ, sed 1-4 Reĝ.)
- en la latina Nova Vulgato: LIBER SECUNDUS SAMUELIS
Ĝi nomiĝas tia, ĉar je la komenco de la 1-a libro la ĉefrolulo estas la juĝisto kaj profeto Samuel.
Aŭtoro
[redakti | redakti fonton]La libroj Samuel kaj Reĝoj en la hodiaŭa formo estas verkitaj en la ora epoko de la hebrea lingvo.
- Detalojn vidu ĉe Readmona Historia Verkaro!
La aŭtoro(j) jam konis diversajn aliajn verkojn, kiujn ili transprenis:
- La historion (rakontaron) pri la ekreĝiĝo de David (1 Sam 16,13 - 2 Sam 5)
- La historion (rakontaron) pri la tron-heredo post David (2 Sam 10 - 20 kaj 1 Reĝ 1 - 2)
Enhavo kaj strukturo
[redakti | redakti fonton]La libro rakontas pri la regado de reĝo David.
Jen ebla strukturo: [1]
- David reĝo (2 Sam 1 - 9)
- Historio pri la heredo de David (2 Sam 10 - 20, daŭrigota en 1 Reĝ 1 - 2)
- Aldonaĵoj (2 Sam 21 - 24)
Jen kelkaj konataj perikopoj:
- La translokigo de la Kesto de la Interligo al Jerusalem (2 Sam 6)
- David kaj Bat-Ŝeba (2 Sam 11)
- David kaj Abŝalom (2 Sam 13 - 19)
Resumo
[redakti | redakti fonton]La 2-a libro de Samuel daŭrigas la historion de la regno de David kiel reĝo de Izraelo. Ĝi priskribas la konsolidadon de lia regado kaj la alproksimiĝon de lia regno al lia plej granda etendeco.
Ĝi komenciĝas per la morto de Saul kaj la povo de David kiel nova reĝo. Ĝi rakontas pri Davida militservo kontraŭ konkurantaj regoj kaj liaj penoj unuigi la nordan kaj sudan parton de Izraelo sub lia regno.
La libro ankaŭ traktas la personan vivon de David, inkluzivante lian adulton kun Bat-Ŝeba kaj la sekvan familidramojn, kiel la ribelo de lia filo Absalom. Ĝi montras kiel Dio iom post iom puni Davidon pro lia peko.
Ĉefaj temoj inkluzivas la konstruadon kaj konsolidadon de la Regno de Izraelo, la religian kaj politikan rolon de la reĝo, la konstanta lukto inter virto kaj peko, kaj la promesite estonta Regno de Dio.
Teksto de la hebrea originalo
[redakti | redakti fonton]La 2-a libro de Samuel en la hebrea kaj la angla [1] Arkivigite je 2011-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
Teksto en Esperanto
[redakti | redakti fonton]La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- en la esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6
- en la esperanta Biblio:
- diversloke enrete:
- http://home.att.net/~tanaĥ/10.htm (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
- https://web.archive.org/web/20010501170235/http://www.geocities.com/kalblando/biblio/2samuel.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
|