2006 Polonskaya
2006 Polonskaya | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 2006 Polonskaya |
Aliaj nomoj | 1973 SB3; 1941 SD; 1948 QH; 1966 VC |
Nomita laŭ | Elena Kazimirtchak-Polonskaïa vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Nikolaj Ĉerniĥ |
Dato de malkovro | 22-a de septembro 1973 |
Loko de malkovro | Nauĉno |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
347,840 Gm (2,325 AU) 280,836 Gm (1,877 AU) 414,844 Gm (2,773 AU) |
Discentreco | 0,193 |
Meza anomaliangulo | 131,131° |
Klinangulo | 4,919° |
Periodo | 1295,028 tagoj (3,546 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,54 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
1,047° |
Argum. de periapsido | 24,387° |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 4,62 ± 0,16 km Ĉefa korpo : 4,51 ± 0,16 km |
Rotacia periodo | 0,1299 tago (3,1183 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,354 ± 0,096 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,0 |
2006 Polonskaya estas tre malgranda, treege hela duopa asteroido de la asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 22-an de septembro 1973 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝia nomo honoras la ukrainan astronominon Elena Ivanovna Kazimirĉak-Polonskaja (cirile Елена Ивановна Казимирчак-Полонская, 1902 ‒ 1992).
Satelito
[redakti | redakti fonton]La satelito estis malkovrita de D. Pray, P. Pravec, P. Kuŝnirak, W. Cooney, J. Gross kaj D. Terrell per observoj de la lumaj kurboj de la 1-a ĝis la 13-a de novembro 2005, kaj anoncita la 16-an de novembro. Ĝi havas ĉirkaŭ 0,99 km de diametro kaj estas sur orbito de granda duonakso proksimume de 8,5 km; ĝia orbita periodo estas 19,15 horoj (0,7979 ± 0,0008 tago) kaj ĝia rotacia periodo 6,6571 ± 0.0002 horoj.
La ĉeesto de dua satelito estas suspektata.[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (2006) Polonskaya, kompilata de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 ‒ 3000) | Poste: |
---|---|---|
2005 Hencke | 2006 Polonskaya | 2007 McCuskey |