29-a de decembro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 29-a de decembro estas la 363-a tago de la jaro (la 364-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 2 tagoj restas.
Je la 29-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 875: Karlo la Kalva, reĝo de la frankoj, estis kronita kiel imperiestro de Sankta Romia Imperio Karlo la 2-a
- 1170: Laŭ ordono de angla reĝo Henriko la 2-a estis murdita ĉefepiskopo de Canterbury Thomas Becket
- 1489: Katolika armeo liberigis Almerion el la regado de Regno de Granado
- 1605: Angla navigisto kaj esploristo John Davis estis murdita de japanaj piratoj en Malaka Markolo
- 1610: En burgo Čachtice enketistoj trovis viktimojn de torturo, pri kio respondecis Erzsébet Báthory
- 1655: Sveda diluvo: pola nobelaro fiksis kontraŭsvedan Konfederacion de Tyszowce
- 1720: Venecio: sur la Placo de Sankta Marko fondiĝis unua kafejo seninterrompe ĝis nun funkcianta
- 1721: Franca okupado de Maŭricio komenciĝis
- 1778: Usona Milito de Sendependeco: brita armeo konkeris Savannah en Georgio
- 1813: Dum la milito de 1812 britaj soldatoj kun indianoj bruligis Bufalon
- 1825: Antonio José de Sucre iĝis prezidento de Bolivio
- 1845: Respubliko Teksaso iĝis la 28-a ŝtato de Usono
- 1874: Alfonso la 12-a iĝis reĝo de Hispanio - restarigo de monarkio
- 1890: Masakro de Wounded Knee - simbola fino de indianaj militoj, usona kavalerio dum unu tago en Suda Dakoto mortigis 150-300 usonajn indianojn (siuoj kaj hunkpapoj) kaj 50 vundis
- 1898: En Moskva Arta Teatro okazis moskva premiero de la spektaklo de Anton Ĉeĥov Mevo, prezentita de Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski kun partopreno de li mem, la aŭtoro kaj ties edzino Olga Knipper kaj Vsevolod Mejerhold
- 1911: Mongolio sendependiĝis de Manĉurio
- 1911: Nankino: post abolo de imperio Sun Jatsen iĝis unua prezidento de Respubliko Ĉinio
- 1916: Unua novelo Portreto de artisto kiel juna viro de James Joyce aperis kiel libro
- Unua mondmilito:
- 1914: En protesto kontraŭ germana cenzuro en Belgio ne aperis gazetoj
- 1915: Aŭstro-hungaraj batalŝipoj atakis italan marhavenon Duraso (Albanio), por malebligi ke malfonditaj serbaj trupoj eskapu
- 1916: Post malsukcesa provo de venenigo, rusa monaĥo, mistikulo kaj cara favorito Grigorij Rasputin estis murdita en Petrogrado (Rusia imperio)
- 1917: El Bonaero argentina registaro sendis 24 000 tunojn da tritiko por malpezigi malsaton en Hispanio
- 1918: Ĉeĥoslovaka armeo aneksis Košice, loĝata de plimulto de hungaroj
- 1919: Norde de Niĝerio, tipo de muso, poste nomata laŭ haŭsoj, estis trovita kiel specio de musedoj
- 1920: Franca Komunista Partio estis fondita
- 1923: Vladimir Zvorikin turnis sin pri patento por ikonoskopo
- 1926: Dua Pola Respubliko: entrepreno pri Akva transporto Żegluga Polska kreiĝis kun sidejo en Gdynia
- 1928: Polskie Linie Lotnicze LOT fondiĝis kiel la pola flugkompanio
- 1929: Pola profesoro kaj matematikisto Kazimierz Bartel iĝis ĉefministro
- 1930: Brita Hindio: Muhammad Ikbal iniciatis kreon de islama ŝtato en nordokcidenta Barato
- 1931: Usona kemiisto Harold Clayton Urey anoncis malkovron de peza akvo
- 1931: Meksiko: Usona botanikisto malkovris Kalakmulon, unu el plej grandaj urboj de majaoj sur Jukatano
- 1933: Ĉefministro de la Reĝlando de Rumanio Ion Duca estis murdita pro siaj klopodoj ĉesigi disvolvon de la faŝisma Legiana movado
- 1937: Irlanda Libera Ŝtato akceptis respublikanan konstitucion kaj sampteme ĉesis agnoski superecon de Unuiĝinta Reĝlando
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: en Poznań-regiono germanoj ordonis aresti ĉiun polon alvenintan laŭleĝe por mallonga tempo de Ĝenerala Gubernio; inter fajroestingistoj en ĜG kreiĝis konspira organizaĵo "Skała" (Roko), kiu okupiĝis ĉefe pri bonfara agado; germana ministerio pri eksteraj aferoj informis publike ke septembre perdis la vivon 5 437 personoj el inter germana malplimulto en Pollando; direkcio de la Fervojo en Nazia Germanio malpermesis en Opole dungi personojn sen scipovo de la germana lingvo
- 1940: En Suvalkio fondiĝis konspira organizaĵo Odrodzenie Narodowe (Nacia Renaskiĝo); Blitz: Luftwaffe aeratakis Londonon kun uzo de brulbomboj, kio kaŭzis la plej grandan incendion de la urbo depost 1666 kun 3 000 viktimoj
- 1941: Orienta Fronto: post rekonkero de la havenurbo Teodozio sovetiaj soldatoj de la 44-a Armeo de Transkaŭkaza Fronto murdis ĉirkaŭ 160 pacientojn de la kampa hospitalo de Wehrmacht; en Berlino okazis konferenco de kelkaj kuracistoj kaj SS-anoj pri komenco de medicinaj eksperimentoj en koncentrejo Buchenwald
- 1942: Ribelo de Zamość: en vilaĝo Białowola apud Zamość germanoj murdis, venĝe pro helpo al partizanoj, 51 personojn (en tio 22 virinojn kaj 12 infanojn) - pli poste pro daŭra kaŝigo de partizanoj ili murdis 14 personojn
- 1943: Germana armeo kaj polico pafekzekutis dum du tagoj apud Kraśnik 72 personojn kaj en Sosnowica ĝendarmoj pafmortigis 6 polojn; trupoj de 1-a Ukraina Fronto konkeris Korosten kun du aliaj urboj; Itala Fronto: brita 8-a Armeo konkeris Ortona
- 1944: Germana ĝendarmaro pafmortigis en Radomsko 17 polojn pro konspira agado; apud Rogoźno okazis bataleto inter germana polico kaj sovetaj paraŝutistoj; dum planata ruinigo kaj bruligo de Varsovio post falo de la ribelo de Varsovio germanoj findetruis klasikisman Saksan Palacon - postrestis nur arkado kun la Tombo de Nekonata Soldato; nokte de la 28-a/29-a de decembro ne sukcesis atenco kontraŭ loĝejo de Bolesław Bierut en Lublin, planata de Pola Enlanda Armeo; Pola Rezistomovado: taĉmento de NKVD frakasis taĉmenton de Pola Enlanda Armeo, komandatan de Leon Pawłowicz - 20 soldatoj pereis, 5 estis aresitaj; Militkrimo: sovetia komandantaro proponis al germana garnizono en Budapeŝto kapitulacon - germanoj murdis delegitojn; trupoj de 2-a kaj 3-a ukrainaj frontoj komencis sieĝon de Budapeŝto, daŭrantan unu monaton kaj duono; Usona Departemento de Ŝtato pere de Svislando transdonis al la germana registaro "la plej akran proteston" pro murdo de militkaptitoj apud Malmedy; Bomba Korpuso de RAF nokte atakis fabrikon de sintezita brulmaterialo en Scholven-Buer
- 1945: Nederlanda Nov-Gvineo fondiĝis, apartigita de Nederlanda Hindio
- 1955: 13-jara Barbra Streisand surbendigis sian unuan kanton You’ll Never Know
- 1959: Metroo de Lisbono malfermiĝis
- 1959: Usona fizikisto Richard Feynman lekciis en Kalifornia Instituto de Teknologio pri "Estas multe da loko ĉe la fundo", antaŭvidante la kampon de nanoteknologio
- 1962: Pollando: eldono de unua volumo de la 12-voluma Granda Universala Enciklopedio
- 1962: Kongo: soldatoj de UN okupis Elisabethville en la provinco Katanga
- 1964: Giuseppe Saragat iĝis prezidento de Italio
- 1976: Tatarstano: en Nabereĵnije Ĉelni oni komencis produkti kamionojn KamAZ
- 1977: Al Pollando alvenis por tritaga vizito prezidanto de Usono Jimmy Carter
- 1980: En Ustrzyki Dolne agrikulturistoj komencis okupadan strikon en konstruaĵo de la Oficejo de Urbo kaj Komunumo postulante registron de "Vilaĝa Solidareco"
- 1987: Pollando aliĝis al Internacia Financa Korporacio
- 1989: Postkomunismo:
- Litova Demokratia Partio estis fondita — oktobre 2001 ĝi kunfandiĝis kun tri parlamentaj grupiĝoj al la Patrolanda Unio
- Ĉeĥoslovaka revolucio: Vaclav Havel iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- Pola Sejmo ŝanĝis konstitucion revenante al historia nomo Pola Respubliko kaj enkondukante antaŭan blazonon kun krono, oni forigis ankaŭ la tekstojn pri gvida rolo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj amikeco al Sovetunio
- 1991: Islom Karimov iĝis prezidanto de Uzbekio
- 1992: Itamar Franco iĝis prezidanto de Brazilo
- 1993: Interkonsento pri Biologia Diverseco ekvalidis
- 1996: Daŭranta 36 jarojn sanga Gvatemala Enlanda Milito finiĝis per pactraktato
- 1997: Honkongo: por preventi birdan gripon, kaŭzitan de viruso H5N1, oni komencis mortigi 1,3 milionon da kokidoj
- 1998: Gvidantoj de Ruĝaj Kmeroj pardonpetis por la kamboĝa genocido, kiu forprenis pli ol unu milionon da vivoj
- 2003: Lasta parolantino de la akala lingvo mortis sur Kola duoninsulo
- 2005: Antaŭ pola Sejmo Janusz Kurtyka ĵuris kiel prezidanto de Instituto pri Nacia Memoro
- 2005: Francio: unua transplantado de vizaĝo estis farita en Amiens
- 2006: Metroo de Varsovio: oni malfermis metrostacion Marymont
- 2006: Loĝantaro de Niĝerio atingis 140 milionojn
- 2013: 18 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 50 vundiĝis rezulte de bomba atenco fare de islamista sinmortiginto en stacidomo en la urbo Volgogrado (Rusio)
- 2015: Brita metalroka muzikgrupo Motörhead malfondiĝis
- 2016: Pola registaro akiris Kolekton de Princoj Czartoryski — inter 86 mil eksponaĵoj troviĝas pentraĵoj Damo kun ermeno de Leonardo da Vinci kaj pejzaĝo de Rembrandt aludanta al la Parabolo de la bona samariano kaj inter 250 mil libroj estas manuskripto de Jan Długosz aŭ originalo de la Pola-Litova Unio
- 2016: Usono elpelis 35 rusiajn diplomatojn kadre de sankcioj pro supozebla enmiksiĝo de Rusio en usona prezidenta baloto
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Pasinttage ukraina aviado 17-foje atakis malamikon, kaj en Odeso oni komencis malmunti monumenton al carino Katerino la 2-a; matene en mez-orient Ukrainio oni anoncis unuan aeran alarmon (aŭdata averaĝe ĉiun trian horon) — unuaj eksplodoj en Zaporiĵo, Kievo, Ĵitomira provinco, Odesa provinco, Ĉernihiva provinco, Ĥarkivo, Lvovo, en Odeso ekmankis kurento kaj akvo, en Lvovo 90% de loĝantaro sen kurento (el 69 krozmisiloj 54 estis paffaligitaj, super Kievo - 16, super Odesa provinco - 21); el Baĥmut oni evakuis ĉ. 70 mil personojn, ĉ. 8 700 plu vivas sub senĉesa pripafo
- Mondreago: de la 11-a de novembro Ukrainio ricevis 289,5 mil generatorojn de kurento; estinta armena vicministro pri defendo: Rusio devigas roArmenion aliaĝi al la Asocio de Rusio kaj Belorusio; Hispanio de marto akceptis 160 537 rifuĝintojn el Ukrainio, ĉ. 2/3 estas virinoj, pli ol 1/3 havas malpli ol 18 jarojn; en 2023 Britio elspezos 2,3 miliardojn da pundoj por helpo al Ukrainio; Centra banko de Litovio arigis pli ol 307 mil eŭrojn por helpo al Ukrainio danke al porokazaj moneroj el arĝento; Ukrainio deklaris pretecon esplori incidenton kun la raketo tero-aero S-300, kiu falis en Belorusion, kion asertas Minsko
- 2023: 674-a tago de la rusa agreso: laŭ generalo Valerij Zaluĵnij en amasa terorisma atako nokte kaj matene estis senditaj 158 diverstipaj pafaĵoj, 114 estis paffaligitaj - ne malpli ol 30 personoj estis mortigitaj, inkluzive de du infanoj, kaj 160 vunditaj, en Lvovo, unu el dekkelkaj atakitaj urboj, 18 konstruaĵoj estis damaĝitaj, kune kun 3 lernejoj, pli ol 2 mil fenestroj frakasiĝis pro la eksplodaj ondoj
- 2023: Pollando: Telewizja Republika sciigis, ke en Distrikto Tomaszów (Lublinio) matene falis raketo (alfluginta de la landlimo kun Ukrainio) — eventualaj postrestaĵoj de la rusa raketo estas serĉataj, ĝi ankaŭ povis forlasi la polan teritorion; akuzistejo en Varsovio okupiĝis pri rompo de siaj rajtoj flanke de nova ministro pri kulturo el la registaro de Donald Tusk, kiu ordonis rompi disaŭdigadon de polaj publikaj amaskomunikiloj — la sama ministro nun decidis likvidi 17 regionajn radiostaciojn de Pola Radio; polaj parlamentanoj Mariusz Kamiński kaj Maciej Wąsik, batalintaj kontraŭ korupteco, informis Superan Kortumon pri ilia senrajta maldungo el Sejmo; TVP Info refunkciis kun nova direktoro en alia loko, la malnova sidejo estas okupata de ĝisnunaj laborantoj
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1709: Elizabeto, imperiestrino de Rusio (m. 1762)
- 1721: Madamo de Pompadour, amantino de la franca reĝo Ludoviko la 15-a (m. 1764)
- 1748: József Keresztesi, hungara pastro, eklezia komponisto, taglibristo (m. 1812)
- 1768: Konrad Kleinschmidt, germana misiisto kaj lingvisto (m. 1832)
- 1775: Karl Rossi, rusia arkitekto (m. 1849)
- 1786: Pauline Gotter, dua edzino de Friedrich Schelling (m. 1854)
- 1788: Christian Jürgensen Thomsen, dana antikvaĵisto, kreinto de fundamento por prahistoria arkeologio kaj ties kategoriigo laŭ tri-epoka sistemo: ŝtonepoko, bronzepoko kaj ferepoko (m. 1865)
- 1800: Charles Goodyear, usona kemiisto, eltrovinto de vulkanizado (m. 1860)
- 1808: Andrew Johnson, prezidento de Usono (m. 1875)
- 1809: William Ewart Gladstone, ĉefministro de Britio (m. 1898)
- 1809: Albert Pike, usona advokato, brigada generalo (m. 1891)
- 1816: Carl Ludwig, germana kuracisto kaj fiziologo (m. 1895)
- 1828: Júlia Szendrey, hungara poetino (m. 1868)
- 1843: Carmen Sylva, unua reĝino de Rumanio, verkistino kaj artistino (m. 1916)
- 1859: Venustiano Carranza, prezidento de Meksiko, unu el gvidantoj de la Meksika revolucio (m. 1920)
- 1863: Francisco Gavidia, salvadora verkisto, historiisto, ĵurnalisto, kreinto de planlingvo Salvadoro (m. 1955)
- 1866: Dezső Kovács, hungara kritikisto, redaktoro (m. 1935)
- 1871: Michael Königes, transilvania verkisto (m. 1955)
- 1875: Géza Szilágyi, hungara ĵurnalisto kaj poeto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1958)
- 1886: Roman Ungern von Sternberg, rusia generalo, kontraŭkomunisto, komandanto de la Azia Ĉevala Divizio en Fora Oriento, heroo de la Unua mondmilito, partopreninto de la Rusia Enlanda milito, ekzekutita (m. 1921)
- 1896: Oswald Kabasta, aŭstra dirigento (m. 1946)
- 1896: David Alfaro Siqueiros, meksika militisto kaj pentristo (m. 1974)
- 1903: Wilfred Johnson, angla metiisto, delegito de UEA, kontrola ekzamenisto de Brita Esperanto-Asocio, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. 1991)
- 1910: Ronald H. Coase, usona Nobelpremiita ekonomikisto, okupiĝanta pri ekstera efiko (m. 2013)
- 1910: Zoltán Szepsy, rumania hungara apotekisto, lokhistoriisto (m. 1989)
- 1924: Jerzy Kłoczowski, pola historiisto, politikisto, senatano, direktoro de Instituto de Mez-Orienta Eŭropo (m. 2017)
- 1924: Tibor Jurcsák, rumania hungara biologo, muzeologo, scienca esploristo (m. 1992)
- 1935: Siegfried Krüger, germana inĝeniero pri elektrotekniko, Esperanto-instruisto, membro de GEFA, IFEF, GEA, UEA kaj KELI
- 1938: Jon Voight, usona aktoro
- 1940: Ernő Csiszár, hungara gimnazia instruisto, ĉeforganizanto de la Renkontiĝoj de Esperantistaj Familioj, kun sia edzino Zsuzsa Csiszár edukis du filinojn, denaskaj Esperanto-parolantoj (m. 2017)
- 1940: Katalin Olosz, rumania hungara folkloristino kaj literaturhistoriistino
- 1943: Eliza Kehlet, dana interpretistino, denaska esperantistino, membrino de la estraro de UEA, kaj de la komitato de UEA
- 1946: Marianne Faithfull, angla kantistino kaj aktorino
- 1951: István Damó, hungara grafikisto
- 1952: Raimund Schreier, aŭstra premonstrato, eksa abato, romkatolika pastro kaj pedagogo
- 1953: Stanley Williams, afrikusona bandofondinto, murdisto kaj infanlibra verkisto, ekzekutita (m. 2005)
- 1953: Matthias Platzeck, germana politikisto, ĉefministro de Brandenburgio
- 1954: Péter Szegő, rumania hungara komponisto, dirigento
- 1957: Bruce Beutler, usona Nobelpremiita imunologo kaj genetikisto
- 1959: László Kövér, hungara politikisto, prezidanto de Fidesz, parlamentestro
- 1962: Carles Puigdemont i Casamajó, kataluna ĵurnalisto kaj politikisto, prezidanto de kataluna registaro
- 1966: Danilo Pérez, panama ĵazpianisto kaj -komponisto
- 1968: Miklós Ughy, rumania hungara/hungara pentristo, grafikisto
- 1971: Csilla Sándor, hungara ĉefredaktorino de "Mirakla Krajono"
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1170: Thomas Becket, ĉefepiskopo de Canterbury, murdita (n. 1118)
- 1535: Matsudaira Kiyoyasu, klanestro de la Matsudaira-klano (n. 1511)
- 1563: Sébastien Châtillon, franca protestanta teologo kaj filologo (n. 1515)
- 1563: Thomas Naogeorg, germana animzorganto kaj verkisto (n. 1508)
- 1606: István Bocskai, landestro de Hungario kaj Transilvanio (n. 1557)
- 1689: Thomas Sydenham, angla kuracisto (n. 1624)
- 1731: Brook Taylor, angla matematikisto (n. 1685)
- 1785: Johann Heinrich Rolle, germana komponisto, violonisto kaj orgenisto (n. 1716)
- 1825: Jacques-Louis David, franca pentristo (n. 1748)
- 1832: Johann Friedrich Cotta, germana eldonisto, industripioniro kaj juristo (n. 1764)
- 1834: Alexander Chalmers, skota verkisto, eldonisto kaj kuracisto (n. 1759)
- 1834: Charlotte Stieglitz, germana verkistino (n. 1806)
- 1883: Francesco De Sanctis, itala literatura kritikisto kaj historiisto, profesoro pri estetiko kaj la itala literaturo (n. 1817)
- 1884: Vincent Dunin-Marcinkieviĉ, belorusa verkisto, fondinto de la nacia dramo kaj teatro (n. 1808)
- 1894: Christina Rossetti, angla poetino (n. 1830)
- 1911: Edmund Biernacki, pola neŭrologo, hematologo kaj patologo, kies metodo pri eritrocito-sedimentado en nekoaguliĝanta sango servas al diagnozo de malsanoj (n. 1866)
- 1916: Grigorij Rasputin, rusa monaĥo kaj mistikulo, favorato de cara familio, murdita (n. 1869)
- 1918: Otto Crusius, germana filologo (n. 1857)
- 1924: Carl Spitteler, svisa Nobelpremiita verkisto (n. 1845)
- 1925: Félix Vallotton, svisa-franca pentristo, skulptisto, lignogravuristo, artkritikisto kaj roman-verkisto (n. 1865)
- 1925: Georg Riesen, germana migradisto kaj naturprotektisto (n. 1866)
- 1926: Rainer Maria Rilke, aŭstra poeto (n. 1875)
- 1929: Wilhelm Maybach, germana inĝeniero kaj entreprenisto (n. 1846)
- 1935: Lajos Szádeczky-Kardoss, hungara historiisto, profesoro (n. 1859)
- 1941: Tullio Levi-Civita, itala matematikisto, esploristo de tensoroj, diferenciala ekvacio, aplika matematiko kaj fluida dinamiko (n. 1873)
- 1959: Zsigmond Ferenczi, rumania hungara advokato, politikisto (n. 1889)
- 1963: Aleksander Ładoś, pola diplomato, konsula oficisto en Berno, ĉeforganizanto de sekreta operaco "Pasportaj aferoj", helpanta savi de holokaŭsto ĉ. 400 eminentajn judojn (n. 1891)
- 1967: Paul Whiteman, usona direktisto de ĵazorkestro (n. 1890)
- 1972: József Willer, rumania hungara politikisto, redaktoro, muzikisto (n. 1884)
- 1978: Zoltán Bálint, rumania hungara psikologo, kunfondinto de Rondo Galilei (n. 1898)
- 1978: Zoltán Franyó, hungara poeto, tradukisto, redaktoro (n. 1887)
- 1980: Nadeĵda Mandelŝtam, rusia, sovetia verkistino (n. 1899)
- 1981: Miroslav Krleža, kroata verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj enciklopediisto (n. 1893)
- 1986: Harold Macmillan, ĉefministro de Britio (n. 1894)
- 1986: Andrej Tarkovskij, sovetia filma-teatra reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1932)
- 1986: Grete Mosheim, germana aktorino (n. 1905)
- 1993: Frunzik Mkrtĉan, sovetia aktoro (n. 1930)
- 1993: Axel Corti, aŭstra reĝisoro kaj ĵurnalisto (n. 1933)
- 1996: Oszvald Szemerényi, hungara lingvisto kaj hindeŭropisto (n. 1913)
- 2008: Freddie Hubbard, usona ĵaz-trumpetisto (n. 1938)
- 2012: Andrzej Wilkosz, pola metalurgo kaj briĝisto, aŭtoro de briĝa konvencio, monda ĉefmajstro (n. 1935)
- 2013: Wojciech Kilar, pola pianisto (n. 1932)
- 2015: Kim Yang-gon, nordkorea politikisto, membro de reganta Korea Laborista Partio, ĉefo de rilatoj kun Sud-Koreio (n. 1942)
- 2016: Jerzy Pomianowski, pola verkisto, spertulo pri Orienta Eŭropo, kunlaboranto de la pariza pollingva revuo "Kultura", tradukisto (n. 1921)
- 2019: Manfred Stolpe, germana juristo, ĉefministro de Brandenburgio (n. 1936)
- 2020: Pierre Cardin, franca mododesegnisto (n. 1922)
- 2020: Luigi Snozzi, svisa arkitekto (n. 1932)
- 2022: Pelé, brazila futbalisto, ministro pri Sportoj de Brazilo (n. 1940)
- 2022: Vivienne Westwood, brita mododesegnistino (n. 1941)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Romkatolika Kalendaro - liturgiaj rememoroj:
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 29-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.