800 balas
800 balas | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 800 balas |
Originala lingvo | hispana lingvo • angla lingvo • itala lingvo |
Kina aperdato | 11 okt. 2002 |
Ĝenro | komedia filmo, vakera filmo, drama filmo |
Kameraado | Flavio Martínez Labiano |
Reĝisoro(j) | Álex de la Iglesia |
Produktisto(j) | Álex de la Iglesia |
Scenaro | Álex de la Iglesia • Jorge Guerricaechevarría |
Filmita en | Hispanio • Almerio |
Loko de rakonto | Andaluzio |
Muziko de | Roque Baños |
Rolantoj | Sancho Gracia • Carmen Maura • Enrique Martinez • Ángel de Andrés López • Eduardo Gómez Manzano • Álex de la Iglesia • Eusebio Poncela • Luciano Federico • Ramón Barea • Alfonso Torregrosa • Terele Pávez • Tito García • Ane Gabarain |
Honorigoj | Q6359619 • Goya Award for Best Special Effects |
IMDb | |
800 balas (800 kugloj) estas la sesa filmo de la hispana reĝisoro Álex de la Iglesia. Protagonistigita de la geaktoroj Sancho Gracia kaj Carmen Maura, ĝi baziĝas sur ideo de la propra reĝisoro kiu aperis post ĉeesto ĉe spektaklo por turistoj en la provinco Almería.
Prezentita en la Kinfestivalo de Sitges en 2002, la filmo estas komedio omaĝo al la spageto-vesternoj alinomitaj Marmitako Westerns fare de la propra reĝisoro.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La agado okazas en setlejo iam uzita por filmoj spageto-vesternoj en la Dezerto de Tabernas, en kiu nun oni realigas spektaklojn por turistoj; tie vivas Julián Torralba (Sancho Gracia), kiel estro de grupo de aktoroj kiuj penas por vivteni sin kun nostalgio de la ora epoko de la iamaj ital-hispanaj vesternoj. La alveno de infano, Carlos (Luis Castro), kiu asertas esti la nepo de Julián, ŝanĝas la rutinan vivon de la loko.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Sancho Gracia: Julián Torralba
- Ángel de Andrés López : Cheyene
- Carmen Maura: Laura
- Eusebio Poncela: Scott
- Luis Castro: Carlos Torralba
- Manuel Tallafé: Manuel
- Enrique Martínez: Arrastrao
- Luciano Federico: Enterigisto
- Eduardo Gómez: José María "Ahorcao"
- Terele Pávez: Rocío
- Ramón Barea: Don Mariano
- Cesáreo Estébanez: Andrés
- Eduardo Antuña: Taksiisto
- Gracia Olayo: Juli
- Berta Ojea: Ángeles
- Yoima Valdés: Sandra
- Ane Gabarain: Jacinta González
Kuriozaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La rolulo de "Julián" (Sancho Gracia) estas inspirita en serio de realaj okazĵoj de la biografio de la aktoro Aldo Sambrell, ofta en la spageto-vesternoj.
- Por la finaj scenoj oni klopodis por partopreno de Clint Eastwood, protagonisto de kelkaj spageto-vesternoj filmitaj en la zono.
- De la Iglesia kredis, ke la filmo estos malmultekosta, sed finfine ĝi iĝis ege kosta.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 800 balas en la hispana Vikipedio.