Ĝamame
Ĝamame | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 0° 4′ N, 42° 45′ O (mapo)0.06666666666666742.75Koordinatoj: 0° 4′ N, 42° 45′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 10 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jamaame [+] | |||
Ĝamame aŭ Jamaame estas grandurbo en Somalio. La historia loknomo estis Margherita dum dominado de la italoj. La urbo estas administra centro de la samnova distrikto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 00° 04′ N 42° 45′ O / 0.067 °N, 42.750 °O (mapo)Koordinatoj: 00° 04′ N 42° 45′ O / 0.067 °N, 42.750 °O (mapo)
- Horzono: UTC + 3
- Loĝantaro: 192.000 en 2009
- Supermara alteco: 10 m
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝamame situas laŭ rivero Jubba, en suda parto de la lando. Hinda Oceano troviĝas 30, Kismajo 55 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis regita de zanzibaraj sultanoj en 1835, kiun sekvis dominado de Otomana Egiptio inter 1875-1876, brita, fine itala koloniado okazis. Tiam Margherita estis urbeto ekde 1926. Oni longe okupiĝis pri terkultivado laŭ bordoj de la rivero. Oni produktis bananojn, kotonojn, arakidojn kaj maizojn. Inter 1968-1982 la urbo estis centro de departemento. La loĝantaro tre kreskiĝis komence de la 21-a jarcento.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Ĝamame la temperaturo varias inter 23 kaj 32 'C. Jare pluvas po 230 mm. Mezurebla pluvo pluvas inter majo-junio pro la fora musono.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla, franca kaj katalana Vikipedioj