Świdnik
Świdnik | |||||
Blazono | |||||
urba komunumo • "LGBT ideology" free zone | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Świdnika | ||||
Provinco | Lublinio | ||||
Distrikto | Distrikto Świdnicki (Lubelski) | ||||
Komunumo | Świdnik | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Koordinatoj | 51° 14′ N, 22° 42′ O (mapo)51.23333333333322.7Koordinatoj: 51° 14′ N, 22° 42′ O (mapo) | ||||
Areo | 20,35 km² | ||||
Loĝantaro | 42797 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 1 968 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 21-040 | ||||
Telefona antaŭkodo | 81 | ||||
Aŭtokodo | LSW (antaŭe ankaŭ LBW) | ||||
TERYT | 3060917011 | ||||
Estro | Waldemar Jakson | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Kard. St. Wyszyńskiego 15 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 21-047 | ||||
Telefono de estraro | 81 751-76-03 | ||||
Fakso de estraro | 81 751-76-08 | ||||
Poŝto de estraro | urzad@swidnik.um.gov.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Slovakio) Svidník (Nederlando) Aalten (Belorusio) Rzeczyca (Belorusio) Raduń (Ukrainio) Szostka (Francio) Béthune | ||||
Komunuma retejo | http://www.swidnik.pl | ||||
Świdnik estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al la distrikto Świdnicki. Ĝi troviĝas ĉ. 10 km oriente de Lublin kaj kelkdekajn al limpasejoj kun Ukrainio (en Dorohusk) kaj Belorusio (en Terespol).
Świdnik ricevis urborajtojn en 1954. Ĝia rapida evoluo estis ligita al la formado de la fabriko de helikopteroj PZL-Świdnik en 1951.
En 2010 apud la fabriko komenciĝis la konstruado de la flughaveno Lublin, sur kies herba aviadilejo vivas endemiaj zizeloj. Ekde decembro 2012 eblas flugi, nun en 13 direktoj al 11 landoj.
Internacia kunlaboro
[redakti | redakti fonton]- Svidník, Slovakio
- Aalten, Nederlando
- Reĉica, Belorusio
- Béthune, Francio
- Šalčininkai, Litovio
- Brindizio, Italio
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]- Tomasz Chmielik, instruisto, tradukisto, esperantisto
- Józef Franczak, lasta partizano
- Anna Kamieńska (1920-1986), poetino, verkistino, tradukistino
- Jan Kondrak, bardo
Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Apuda arbaro Las Krępiecki estis en la jaroj 1941–1944 loko de tragika morto de pli ol 30 mil personoj: malliberigitoj de germana koncentrejo Majdanek, kastelo de Lublin, judoj de Lublin kaj loĝantoj de ĉirkaŭaĵoj de Świdnik.
La 11-an de aŭgusto 1944 el loka aerodromo veturis unua transporto al sovetaj gulagoj kun gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato. La aerodromo estis utiligata de sovetoj ĝis printempo 1946.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bibliografia zawartości tygodnika Głos Świdnika za lata 1997–2000 (Bibliografio de la enhavo de "Voĉo de Świdnik" por la jaroj 1997-2000), prilaboro P. Dziurdzia, W. Dziurdzia, U. Klimkiewicz, Świdnik 2001.
- Biuletyn informacyjny Rady Miasta Świdnika 1998-2002 (Informa bulteno de Urba Konsilio Świdnik 1998-2002), Świdnik 2002.
- 20 lat WSK im. Zygmunta Puławskiego 1951-1971 (20 jaroj de Veturil-Fabriko je la nomo al Z. Puławski 1951-1971), kolektiva verko, Świdnik 1971.
- Dzieje Lubelszczyzny (Historio de Lublinio), volumo 3, redaktoro T. Mencel, prilaboro S. Kuraś, Warszawa 1983.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Świdnik Interrete: http://www.swidnik.pl/
- Historia Świdnika