Ŝipfrakaso
Etoso
Ŝipfrakaso aŭ ŝiprompo estas akcidento implikanta ŝipon sur akvo kiu kaŭzas ke la ŝipo estas grave damaĝita, eventuale komplete disrompiĝas, ĉiukaze sekve subakviĝas, kaj ne plu donas protekton al la vivaĵoj sur ĝi, homoj kaj eventualaj bestoj. Ĉiukaze ŝipfrakaso rezultas en averio kaj la restaĵo de la eksa ŝipo nomiĝas vrako - "ruino de ŝipo".
La kaŭzoj povas esti tre malsamaj: povas temi pri kolizio kun alia ŝipo aŭ kun roko, sed ankaŭ atakoj de malamikoj per kanonoj aŭ rakedoj, aŭ sabotaj eksplodoj, kaj kompreneble same tute neintencitaj, akcidentaj fajroj aŭ eksplodoj sur ŝipoj povas kaŭzi ties frakason.