Šútovce
Šútovce, hungare Sújtó [ŝUjtO], germane Schutotz [ŝutoc] estas malgranda unuigita vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Šútovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Prievidza | ||
Poŝtkodo | 972 01 | ||
Aŭtokodo | PD | ||
Telefonkodo | ++421-46-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 429 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 63 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°48′00″N 18°32′00″O / 48.8°N, 18.533333°O (mapo) Koordinatoj: 48°48′00″N 18°32′00″O / 48.8°N, 18.533333°O (mapo) | ||
Alto | 434 m s.m. | ||
Areo | 7 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Šútovce [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Šútovce situas en valo de rojo sub monto 935 m-ojn alta, laŭ traira flankovojo. Prievidza troviĝas je 8 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1315 en formo "Sotuch". En la 15-a jarcento ĝi disiĝis al "Suba" kaj "Supra" Sutóc-oj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsósújtó 141, en Felsősújtó 219 homoj, (en ambaŭ plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Privigye, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1922 la vilaĝoj reunuiĝis. En 2001 vivis en Šútovce 399 homoj, (389 slovakoj).
Felsősutóc (=supra)
[redakti | redakti fonton]En 1778 loĝis tie 220, en 1828 154 loĝantoj en 22 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Felső-Sutóc(z), poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko.
Alsósutóc (=suba)
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1531 laŭ tiama hungara ortografio "Nagh Swthocz" (=Granda Sutóc), en 1546 kiel "Also Swthocz" (=suba Sutóc). En 1828 loĝis tie 117 vilaĝanoj en 17 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Alsó-Sutócz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Senmakula Koro de Dipatrino de 1908 en la tiama Alsósújtó
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Virga Maria) de 1920 en la tiama Felsősújtó
- kapelo omaĝe al (Sepdolora) Dipatrino antaŭ ol 1900
- kulturdomo kaj lernejo el la 19-a jarcento
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio