Șoarș
Aspekto
Șoarș | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Brașov | |
Alinome | Sáros hungare, Scharesch germane | |
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő (reĝa departemento) | |
Situo | 45° 56′ N, 24° 56′ O (mapo)45.92916666666724.928888888889Koordinatoj: 45° 56′ N, 24° 56′ O (mapo) | |
| ||
Poŝtkodo | 507215 | |
Loĝantaro | 546 (2002) | |
Șoarș [ŝoarŝ] (hungare: Sáros, germane: Scharesch) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Făgăraș. En 1910 Sáros havis 1 127 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj), en 1992 555 (rumanoj, 5 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1206. En 1398 ĝi estis saksa vilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Nagy-Küküllő. Administre apartenas al ĝi Felmer, Rodbav, Seliștat.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Fortresopreĝejo: Saksoj konstruis la (nun evangelian) preĝejon meze de la 15-a jarcento; ĝi estis menciata en du papaj indulgencoj de 1450 kaj 1466.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto