Adriaan Koerbagh
Adriaan Koerbagh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1633 en Amsterdamo |
Morto | 15-an de oktobro 1669 (36-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Alma mater | Universitato Utrecht |
Okupo | |
Okupo | juristo filozofo kuracisto |
Adriaan KOERBAGH (1633 – 1669) estis nederlanda fakulo kaj verkisto kiu estis kritikisto de religio kaj de la konvencia moralo.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Adriaan Koerbagh studis en la Universitato de Utreĥto kaj en la Universitato de Leiden, kaj iĝis doktoro en medicino kaj majstro en jurisprudenco. Li estis unu el la plej radikalaj figuroj de la Klerismo, kiuj malakceptis kaj denoncis la rolojn de eklezio kaj ŝtato kiel nefidindaj institucioj kaj eksponante la lingvaĵon de teologoj kaj juristoj kiel svagaj kaj netravideblaj iloj por blindigi la popolon por reteni sian propran povon. Koerbagh metis la aŭtoritaton de racio super tiu de dogmoj, kaj tiel li estis konsiderata kiel vera liberpensulo, kvankam la konceptoj de la 20-a jarcento pri li kiel anarkiisto aŭ liberecano ne povas esti aplikitaj kun certeco.
Koerbagh priskribis la Biblion kaj dogmojn kiel la Triunuo kaj la dia naturo de Kristo nur kiel homa faro. Ankaŭ, kiel lia samtempulo Baruch de Spinoza, li argumentis, ke Dio estas identa kun naturo kaj ke nenio ekzistas ekster la naturo. Tiel, li argumentis, natura scienco, ne teologio, estu la reala teologio de la mondo. Pri sia postulo por sekularigo de la Respubliko de Nederlandoj kaj la limigi de la ekleziaj povoj, li argumentis, ke religio estas neracia kaj retenas sian lokon nur pere de trompo kaj perforto.
Li verkis en libroj "'t Nieuw Woorden-Boeck der Regten" (La nova vortaro de rajtoj, 1664), kaj "Een Bloemhof van allerley lieflijkheyd" (Florĝardeno de ĉiaj plezuroj, 1668), sub la pseudonimo Vreederijk Waarmond. Tiu libro klarigis variajn teknikajn terminojn kaj fremdajn vortojn. La ekleziaj aŭtoritatoj ofendiĝis pro ties artikoloj pri religio kaj politiko, kio devigis Koerbagh fuĝi al Culemborg, jure aŭtonoma urbo en alia provinco, kaj poste al Leiden. Poste li estis enkarcerigita kaj mortis en prizono. La historio de Koerbagh montras, ke la toleremo de la Nederlanda Respubliko, kvankam granda kompare kun preskaŭ ĉiuj el la tiamaj landoj, estis certe limigita.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 't Nieuw-woordenboek der Regten (1664)
- Een Bloemhof van allerley lieflijkheyd sonder verdriet (1668)
- Een ligt Schijnende in Duystere Plaatsen, om te verligten de voornaamste saaken der Godsgeleerdtheyd en Godsdienst (1668, reeldonita en 1974)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Frank Mertens via W. van Bunge (2011) "Introduction", in: M. Wielema "Adriaan Koerbagh. A light shining in dark places, to illuminate the main questions of theology and religion". Leiden: Brill, p. 1-39.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Noordervliet, Nelleke: "Helden van het vrije woord", NRC Handelsblad, 18a de Junio 2007.
- Israel, Jonathan I., Radical Enlightenment: Philosophy and the Making of Modernity 1650–1750; Oxford University Press, USA; 2002.