Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Albufeira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albufeira
urbo de Portugalio
municipo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44 168  (2021) [+]
Loĝdenso 314 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 5′ N, 8° 15′ U (mapo)37.0897-8.24583Koordinatoj: 37° 5′ N, 8° 15′ U (mapo) [+]
Alto 22 m [+]
Areo 140,57 km² (14 057 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Albufeira (Faro)
Albufeira (Faro)
DEC
Situo de Albufeira
Albufeira (Portugalio)
Albufeira (Portugalio)
DEC
Situo de Albufeira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albufeira [+]
vdr
Albufeira

Albufeira estas portugala urbo, kiu apartenas al la distrikto Faro, regiono kaj subregiono de Algarve, kun ĉ. 37 244 enloĝantoj. La nomo Albufeira venas de la araba lingvo ("al-Buhera") kio signifas "mar-kastelo".

Malmulte estas sciata pri Albufeira antaŭ la islama periodo. La araba origino de la nomo Albufeira klare indikas ke ĝi aperis dum tiu periodo. La vorto "Albufera" (samkiel la samnoma natura parko de Valencio), venas de la araba "Al-Buhera" (eta marolago). La islama Albufeira estis remparita vilaĝo, kun kastelo sur alta rokmonto. En 1250, Alfonso la 3-a konkeris Al-Buheran kun pli ol 200 kavaliroj de la Ordeno de Aviso. Kiel rezulto Albufeira estis aneksita al la Portugala Regno. Nuntempe la urbo ankoraŭ konservas islamajn spurojn inkluzive de la artoj kaj la akĉento.

De la 1960-aj jaroj turismo iĝis pli kaj pli grava por la ekonomio de Albufeira. Precipe britaj kaj nederlandaj turistoj amase venas por ferii, parte ankaŭ restas kiel loĝantoj. De 1960 al 2007 la loĝantaro de la municipo kreskis de 14 736 al pli ol 37 000.

Albufeira posedas plurajn plaĝojn; unu ne tre granda proksimas al la urbocentro, sed estas disigita disde ĝi per sabla kresto. En ĝi estas tunelo por piedirantoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]