Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Alessandro Mazzolini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alessandro Mazzolini
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1857 (1857-02-28)
en Pieve Torina
Morto 16-an de januaro 1934 (1934-01-16) (76-jaraĝa)
en Fano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Italio (1861–1934) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alessandro MAZZOLINI (macolini), naskiĝis la 28-an de februaro 1857 en Pievetorina (Macerata), mortis la 16-an de januaro 1934 en Fano (Italio), estis itala profesoro (instruisto) de desegno, belskribado, lerneja manlaboro kaj Esperanto-terminaristo. Mazzolini estis membro de la Lingva Komitato.

Mazzolini pretigis verkon pri „RADO“ (Rapida Skribo), speco de stenografio, malpli rapida, sed multe pli facile lernebla. Li unue aliĝis al Volapuko, poste transiris al Esperanto. Dum sia multjara laborado por Esperanto, vere modela kaj nelacigebla, li kunlaboris en la redaktado de 8 Esperanto-gazetoj, verkis 3 gramatikojn kaj 4 vortarojn, kaj gvidis pli ol 20 kursojn en Terni, Citta di Castello kaj en Perugia. Interalie li kunlaboris en ,Esperanto' de UEA, en Literatura Mondo kaj en ,Ondo de Daŭgava'. Unu el liaj vortaroj estis la ,Geometria Terminaro' kun multaj figuroj. Petita de Théophile Cart li zorgis kun aliaj Esperantistoj pri la itala parto de la ,Oficiala Klasika Libro de Esperanto'.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Pri Ekzercilo por supera praktika kurso de esperanto

Citaĵo
 Unuavide la libro aspektas sensistema kaj ne facile uzebla kolekto da notoj kaj demandoj. Post atenta rigardo, tamen, oni vidas en ĝi multe da interesaĵoj. Tre povas esti, ke lerta instruisto trovus en la libreto materialon por serioza konversacia kurso. Sed ŝajnas granda eraro elekti por studo tekston en versoj senrimaj, kun amaso da inversioj kaj malglataĵoj, anstataŭ tekston en normala kaj modela prozo. 
— La Brita Esperantisto - Numero 338, Junio (1933)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.