Almoŝo
Almoŝo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 819 en Ĥazario | ||||
Morto | 30-an de novembro 894 (75-jaraĝa) en Unua Bulgara Imperio, Transilvanio | ||||
Ŝtataneco | Ĥazario vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Árpád-dinastio vd | ||||
Patro | Ügyek (en) vd | ||||
Patrino | Emese (en) vd | ||||
Infanoj | Arpado vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | gentestro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Almoŝo (hungare Álmos [a:lmoŝ] (ĉ. 819 – ĉirkaŭ 895) estis hungara tribestro, gvidanto de la madjaroj antaŭ alveno en la Karpat-basenon, patro de tribestro Arpado.
Vivo, legendoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ kroniko de Anonymus, li estis filo de Edjek/Udjek kaj Emeŝe, laŭ aliaj kronikoj li estis nepo de Ügek kaj filo de Előd. La nomo Edjek (hungare Egyek) signifas: „praulo”, Emeŝe „patrinjo”; tiel tiuj estis verŝajne ne veraj nomoj. La nomo Almoŝo kiel Álmos signifas en la hungara sonĝ(em)a) kaj laŭ legendo, lian patrinon fekundigis en ŝonĝo turulbirdo kaj tiu aŭguris por ŝi, ke ŝia naskiĝonta filo iĝos praulo de reĝoj.
Almoŝo ne eniris Panonion, laŭ la legendoj, li kondukis sian popolon al lando kaj oni murdis (ofertis) lin en Transilvanio. Laŭ supozoj, li estis jam tro aĝa aŭ oni ofertis lin por gajni sian potencon por la filo. Plua, plej verŝajna supozo, ke oni murdis lin pro la malvenko fare de la peĉenegoj, kio kaŭzis migradon de la madjaroj en la Karpat-basenon.
Álmos
[redakti | redakti fonton]La hungara nomformo Álmos estas konata, ŝatata baptonomo en Hungario.