Alona Kimhi
Alona Kimhi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | אילונה גייקלה | ||||
Naskiĝo | 20-an de junio 1966 (58-jaraĝa) en Lvivo, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko, Sovetunio | ||||
Lingvoj | hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Beit Zvi (en) vd | ||||
Partio | Meretz vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Izhar Ashdot (en) vd | ||||
Parencoj | Michael Dorfman (kuzo aŭ kuzino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro verkisto de porinfana literaturo teatra aktoro kantoverkisto verkisto filmaktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alona KIMĤI (hebree אלונה קמחי; naskita 1963, en Lvivo, ukraina SSR) estas israela verkistino kaj eksa aktorino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En 1972, ŝi elmigris al Israelo kun sia familio. Diplomiĝis ĉe la Beit Zvi Teatra Akademio. Ŝi laboris kiel modomodelo, ĵurnalisto, ludis en la teatro, kaj aktoris en filmoj.
Alona Kimhi komencis sian verkistan karieron en 1993 kaj publikigis plurajn teatraĵojn kaj kelkajn artikolojn ĝis 1996 . Ekde 1996, Kimhi publikigis kolekton de noveloj, du romanojn, kaj unu infanlibron.
Al ŝi estis premiita la Bernstein Prize por sia debuta romano The Weeping Susannah (origina eldono 1999) . Kolekto de rakontoj Mi, Anastasia (2005) kaj la melodramo Lilly, the Tigress (originala hebrea eldono 2004).
La israela ĵurnalo Haaretz skribis pri la aŭtoro: “Alona Kimchi estas rimarkinda verkisto. Ŝi gvidas la leganton per certa mano." Haaretz daŭrigas: "Ŝi priskribas la rilaton inter la seksoj per ironia okulo kaj kombinas la tradicion de literatura memesploro kun gaja, groteska fantazio."