Anna Olasz
Aspekto
Anna Olasz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1993 (31-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | naĝisto |
Anna Olasz [olas], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Olasz Anna Gréta estas hungara longdistanca naĝisto.
Anna Olasz[1] naskiĝis la 19-an de septembro 1993 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Anna Olasz maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2012, poste ŝi studis en Universitato de Arizono inter 2013-2017 kaj en la lasta jaro ŝi akiris diplomon. Pli poste ŝi studis en Universitato de Debrecen.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Anna Olasz frue komencis naĝi en sia naskiĝurbo. Ŝi estis hungara ĉampiono kvarfoje (2010-2018). En universiado ŝi estis la unua en 2017 en dekkilometra distanco. En mondĉampionumoj ŝi akiris 2 arĝentajn medalojn (2015, 2022).