Antal Nyárai
Aspekto
Antal Nyárai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Eckstein Ármin |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1868 en Aiud |
Morto | 27-an de februaro 1920 (51-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 11-9-20 |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
NYÁRAI Antal [pr. nja:rai] Nyáray estis hungara aktoro naskiĝinta en Nagyenyed la 13-an de aprilo 1868 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de februaro 1920.
Lia kariero
[redakti | redakti fonton]Antal Nyárai ekde 1897 ludis en provincaj trupoj. En 1902 dungis lin la Népszínház, kie li akiris sukcesojn en titolrolo de Casanova de Faragó Jenő–Barna Izsó kaj en rolo de Eisenstein en la A denevér de Strauss (filo). En 1907 li iĝis ano de la Ĉefurba Cabaret Bonbonnière. Li ludis en 1909–11 en Szeged, en 1915 en Vieno, en 1917 en la Király Színház kaj en la Apolló Kabaré. Lastfoje li aperis en la Teatro Medgyaszay. Laŭ Endre Nagy li estis la reĝa komikulo.
El liaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Mercutio (Shakespeare: Romeo kaj Julieta);
- Tartuffe (Molière);
- Bolond (Shakespeare: Reĝo Lear);
- Fegya (Tolstoj: Élő holttest);
- Puzsér (Molnár F.: A doktor úr);
- Pfefferkorn (Lehár F.: Drótostót);
- Wurm, Kalb (Schiller: Ármány és szerelem);
- Celestin (Hervé: Nabáncsvirág).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Színházművészeti Lexikon