Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Artaferno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artaferno
(545 a. K. - 485 a. K.)
La Ceremonio de Prezentado de Tero kaj Akvo. En 507 a.K., atenanoj estis premataj por doni al Artaferno Teron kaj Akvon interŝanĝe de persa alianco.
La Ceremonio de Prezentado de Tero kaj Akvo. En 507 a.K., atenanoj estis premataj por doni al Artaferno Teron kaj Akvon interŝanĝe de persa alianco.
Persona informo
Naskiĝo 545 a. K.
en Lidio, Aĥemenida Imperio
Morto 485 a. K.
en Lidio, Aĥemenida Imperio
Ŝtataneco Persa Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Aĥemenida dinastio vd
Patro Hystaspes Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Dario la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Artaphernes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
satrapo
oficisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Artaferno estis satrapo de Lidio kaj frato de la persa aĥemenida reĝo Dario la 1-a. Artaferno regis ĉefe dum la jaroj de la Ionia Ribelo kiu okazis inter 499 a. K. kaj 494 a. K. kaj partoprenis en la Medaj Militoj. Artaferno sukcedis al Otaneso kiel satrapo en 522 a. K.

Artaferno estis la filo de Hystaspes kaj frato de Dario, kiu iĝis reĝo en 522 a.K. Li estis verŝajne pli juna ol Dario, ĉar li ludis neniun rolon en la interna milito de 522-521. Almenaŭ, li ne estas menciita en la Behistun-surskribo, nia plej grava fonto por ĉi tiuj jaroj.

Nia plej grava fonto por la kariero de Artaferno estas la kvina kaj sesa libroj de "Historio" de la greka esploristo Herodoto de Halicarnaso (kvina jarcento a.K.). Li mencias la persan princon plurfoje kiel satrapon de Lidio, precipe dum la jaroj de la ribelo de la grekaj urboj ĉe la bordo, la ionia ribelo (499-494).

La Satrapio de Lidio en la epoko de Artaferno ekregis 522 a. K. aŭ en 513 a. K.

Tamen, li estas menciita por la unua fojo kiel posteulo de la satrapo Otanes (513 a. K.). Ses jarojn poste, Artaferno ricevis senditojn el Ateno, kiu ofertis teron kaj akvon, la kutimajn signojn de submetiĝo. En 499 a. K., li lanĉis ekspedicion al la greka insulo Naksoso, kiu ne estis tre sukcesa kaj montris al la Ioniaj grekoj ke la persoj ne estis nevenkeblaj.

Sekve, la ioniaj grekoj ribelis, apogitaj fare de la atenanoj. Kune, ili detruis la ĉefurbon de Lidio, Sardeso. Tamen, Artaferno defendis la citadelon, kaj kiam la grekoj reiris hejmen, li venkis ilin. En la venontaj jaroj, aliaj komandantoj okupiĝis kun la subpremado de la ribelo, kvankam Artaferno iĝis engaĝita en la milito ankaŭ post kiam li rekonstruis Sardeso. La informoj de Herodoto estas certagrade konfirmitaj per la tabeloj trovitaj ĉe Persepolo, kie "Irdapirna" estas trovita emisianta vojaĝmandatojn dum la Ionia Ribelo.

En 493 a. K., kiam la ribelo estis finita, Artaferno reorganizis la landregistron. Hekateo La Mileta geografiisto konsilis al li esti milda kaj ne krei sentojn de rankoro, kaj la satrapo ja estis surprize bonkora kaj kompatema kun la iamaj ribeluloj. Tio estis lia lasta ago kiel satrapo (laŭ ni scias). La nova satrapo de Lidio estis la filo de Artaferno, Artaferno la 2-a, kiu funkciis kiel unu el la komandantoj de la persa ekspedicia trupo kiu estis venkita fare de la atenanoj ĉe Maratono (490 a. K.)[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]