Astudillo
Astudillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34450 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 036 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 12′ N, 4° 18′ U (mapo)42.1919936-4.294512Koordinatoj: 42° 12′ N, 4° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 780 m [+] | ||
Areo | 123 km² (12 300 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Astudillo [+] | |||
Astudillo [astuDiljo] estas municipo en la oriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Astudillo estas etimologie komprenebla kiel aludo al romia generalo Estatilio Tauro (vidu suben).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 122,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 021 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 2 000 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 29 km de Palencio, provinca ĉefurbo, ĉe la limo kun la provinco Burgoso kaj inter la komarkoj Terkamparo kaj Cerrato.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas romiaj restaĵoj. La loknomo Astudillo estas etimologie komprenebla kiel aludo al romia generalo Estatilio Tauro (sed ankaŭ estas alia hipotezo kiu rilatigas la nomon Astudillo kun «malgranda studio» kiun la episkopo Konancio translokigis el Palencio al Astudillo ĉirkaŭ la 7-a jarcento).
La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La 10an de Majo 1147, la reĝo Alfonso la 7-a de Leono "la Imperiestro" donis la foruon de Castrojeriz al la loko de Astudillo. En la Mezepoko kaj poste ludis gravan rolon la tekstila industrio.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la mezepoka urba kerno (popola arkitekturo), la murego, la tri preĝejoj, la konvento, blazondomoj kaj palacoj, ermitejo, subteraj vinkeloj, ktp. Krome estas nutrindustrio kaj ventogeneratoroj.