„ La libro enhavas verkojn (prozo kaj poezio) de Ramón de Campoamor, Pérez de Ayala, Angel Gonzalez, Palacio Valdés kaj "Clarín". "La trajno ekspresa" de Campoamor estis poemo tre populara siatempe, sed nun tute forigita de la moderna poezia gusto. Tradukita kun granda respekto al rimo kaj metriko de la hispana originalo, ni trovas en ĝi la saman bombaston kaj senmezuran hiperbolecon de la nacilingva teksto. Campoamor stas nun paganta sian kredon, ke la poezio estis nur rimita prozo. Pérez de Ayala, elstara verkisto proze kaj verse, estas ĉi tie reprezentita de unu el siaj poezioj: "Universala Danco", kiu pro temo kaj formo nin portas al la "dancoj de la morto" komunaj al diversaj eŭropaj lingvoj en la Mezepoko.
Venas poste Angel Gonzalez, nuntempa poeto kaj universitata profesoro en Usono. Lia poezio pri la mem, pri la mondo kaj pri la vivo estas amareca, intima, demanda, kaj kelkfoje ne facile kaptebla. Pli ol belecon en la esprimo, li serĉas kaŭzi fortan impreson en la leganto.
Palacio Valdés, aŭtoro de multaj lirikaj, teneraj romanoj kaj rakontoj, impregnitaj de delikata humorismo, kaj nejuste preskaŭ forgesita hodiaŭ, aperas tradukita en la libro per du mallongaj rakontoj pri krimo kaj sango, kiuj tute ne respegulas la veran dimension de tiu estiminda verkisto.
Laste — kaj ĉefe— la libro enhavas la nesupereblan rakonton "Adiaŭ, Cordera", kiu elvolviĝas inter la limoj de malgranda paŝtejo apud fervojo, en la verda Asturio, sed posedas funde universalan kaj ĉiutempan valoron. Lia [tiel] aŭtoro, Leopoldo Alas, "Clarín", estis eminenta literatura kristikisto kaj verkis ankaŭ "La Regenta", kiun oni nuntempe konsideras la plej bona hispana romano de la 19a jarcento.
Pri la tradukoj, el manoj diversaj, ni diru ke ili estas tre bonaj. "La trajno ekspresa", oferis sendube specialajn malfacilaĵojn pri rimo kaj metriko, kiujn la tradukisto sukcese solvis.
En la traduko de "Adiaŭ, Cordera", aperas ofte ŝanĝoj en la strukturo de la frazoj, kiuj ne tuŝas la rakontadon, sed iagrade modifas sennecese — kaj senrajte!— la individuecan stilon de la verkisto.
Neeblas ne mencii, ke tipografiaj eraroj abundas en la libro. Espereble, tio malaperos en venontaj libroj eldonotaj de la Astura Esperanto Asocio, kiun ni elkore gratulas en la apero de tiu ĉi unua volumo. ” |