Asuro
Aspekto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Aŝuro. |
Asuro | |
---|---|
diaĵo | |
Informoj | |
Malamikoj | Deva |
Asuro aŭ Demono (sanskrite: असुर, ásura) (aliaj eblaj tradukoj estas titano aŭ kontraŭdio), en Hinduisma mitologio estas aro de diaĵoj serĉantaj forton. Ili estis en opozicio al dioj. Laŭ Hinduismo la dioj kaj demonoj ambaŭ estas idoj de Kaŝjapo: la du gentoj de demonoj estas ditiidoj kaj danuidoj, kaj la gento de dioj estas aditjidoj.
En tradicia budhismo Asuroj ankaŭ okazis kiel supernaturaj estaĵoj en la kosmologio.
Etimologie “Asura” havas la saman radikon kiel “Ahura” de Zaratuŝtro.
Ditiidoj
[redakti | redakti fonton]La ditiidoj estas la idoj kaj praidoj de Ditio kaj Kaŝjapo. La plej gravaj estas:
- Hiranjakŝo
- Hiranjakaŝipo
- Holiko
- Simhiko
- Pralado
- Viroĉano
- Devambo
- Balio
- Banasuro
- Kajkesio (ŝi ankaŭ estas ogro)
- Andhakasuro
Danuidoj
[redakti | redakti fonton]La danuidoj estas la idoj kaj praidoj de Danuo kaj Kaŝjapo. La plej gravaj estas:
- Rambho
- Karambho
- Mahiŝasuro
- Mahiŝio
- Rahuketuo (Rahuo, Ketuo)