Bács-Bodrog
Bács-Bodrog (reĝa departemento) (bAĉ-) estis departemento en suda parto de la Hungara Reĝlando. Germane: Batsch-Bodrog, serbe: Baĉka-Bodrog, krome hungaroj uzas la esprimon Bácska (bAĉka).
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 1880
- 245 380 (38,5%) hungaroj
- 170 707 (26,8%) germanoj
- 25 879 (4,1%) slovakoj
- 7 641 (1,2%) rutenoj
- 184 905 (29,0%) serbokroatoj
- 2 151 ceteraj.
En 1910:
- 363 518 (44,7%) hungaroj
- 190 697 (23,5%) germanoj
- 145 063 (17,9%) serboj
- 30 137 (3,7%) slovakoj
- 10 760 (1,3%) rutenoj
- 1 279 (0,2%) kroatoj
- 386 (0,0%) rumanoj
- 55 781 bunjevacoj
- 11 736 ŝokacoj
- 3 028 ceteraj.
La departemento estas ĉirkauita oriente de Tiso, norde kaj okcidente de Danubo. En 895 la alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena pro ebenaĵo, paŝtejo, riveroj. Post la mezepoko en la turka erao sekvis regiono kun departementejo Szeged. Inter 1848-1860 formiĝis Unuiĝinta Vojevodio apartenanta al Aŭstrio el departementoj Bács-Bodrog, Szerém, Torontál, Temes kaj Krassó-Szörény. En 1848 okazis bataloj inter hungara armeo kaj serbaj memservantoj.
En 1918 soldatoj de SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) prenis grandan parton. La malgranda hungara parto pluvivis kun departementejo Baja. Dum la 2-a mondmilito Hungario reokupis la departementon. Tiam okazis fifama razio en Újvidék. Tiutempe serbaj partizanoj torturis ankaŭ la loĝantaron. La hungara armeo rebatis kaj grandnombrajn suspektitojn mortpafis kaj ĵetis en Danubon. En 1944 la partizanoj rebatis. Provizore ne la jugoslava armeo, sed partizanoj reokupis la vilaĝojn. Ili murdis hungarojn sen kontrolo. Tiutempe malaperis 40 mil da hungaroj. Ekde 1945 la departemento iĝis Vojvodino aŭtonoma regiono en Jugoslavio.
Administracio
[redakti | redakti fonton]Estis 13 distriktoj, la nomoj estas la samaj de distriktejo:
- Apatin
- Bácsalmás
- Baja, samtempe municipa urbo
- Hódság
- Kúla
- Óbecse
- Palánka
- Titel
- Topolya
- Újvidék, samtempe municipa urbo
- Zenta, samtempe konsilantrajta urbo
- Zombor, samtempe departementejo kaj municipa urbo
- Zsablya
fine Szabadka estis municipa urbo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Riveroj Danubo kaj Tiso estis navigeblaj. Laŭ la malnova komerca vojo inter Budapeŝto kaj Beogrado ekfunkciis fervojo. Grava trapasejo estis Újvidék. Poste ekfunkciis fervojo Debrecen-Fiume, kiu krucis la alian fervojon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane) Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
|