Beninaj Bronzoj
La Beninaj Bronzoj estas grupo kun pli ol mil[1] metalaj platoj kaj skulptaĵoj kiuj ornamis la reĝan palacon de la Benina Reĝlando (aŭ Eda Reĝlando) kie nun estas Niĝerio. Kune, la objektoj estas la plej bone konataj ekzemploj de la benina arto (aŭ eda arto), kreitaj ekde la 13-a jarcento de la edoj. Tio ankaŭ inkluzivas aliajn skulptaĵojn en latuno aŭ bronzo, kaj kelkajn famajn bustojn kaj malgrandajn pecojn.
Plejparto de la platoj kaj aliaj objektoj estis prirabitaj de britoj dum la Benina Ekspedicio de 1897, kiam la Brita Imperio aneksis Sudan Niĝerion[2]. Ducent pecoj estis prenitaj al la Brita Muzeo en Londono, kaj la ceteraj iris al aliaj eŭropaj muzeoj[1]. Rimarkindaj kolektoj estas en Germanio kaj Usono[3].
Multaj skulptaĵoj datiĝas de la 13-a jarcento, kaj aliaj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Oni kredas, ke okazis du "oraj epokoj" pri metalurgio dum la reĝadoj de Esigie (1504-1550) kaj de Eresoĝen (1735–1750), kiam la metalurgio atingis altan kvaliton[1][4].
Kvankam la kolekto estas konata kiel la Beninaj Bronzoj, kiel la plejmulto de okcidentafrikaj "bronzoj", la pecoj estas plejparte faritaj de latuno kun varia kunmetaĵo[5]. Estas ankaŭ pecoj faritaj en miksaĵoj de bronzo kaj latuno, en ligno, en ceramiko kaj en eburo, inter aliaj materialoj[1]. La metalaj pecoj estis faritaj per vaksoperda gisado kaj estas konsideritaj inter la plej bonaj skulptaĵoj faritaj per tiu tekniko[6].
Historio
[redakti | redakti fonton]Socia kunteksto kaj kreado
[redakti | redakti fonton]La Benina Reĝlando, kiu okupis parton de la hodiaŭa Niĝerio inter la 14-a kaj la 19-a jarcentoj, estis tre riĉa en skulptaĵoj de diversaj materialoj, kiel fero, bronzo, ligno, eburo kaj terakoto. La palaco de la Oba, loko kie estis la reĝaj praulaj altaroj, ankaŭ estis loko de kompleksa ceremonia vivo kun la Oba de Benin, batalantoj, nobelaro, pastroj, fremdaj negocistoj kaj aliaj. La palaco estis vasta aro da konstruaĵoj kaj kortoj, kun centoj de rektangulaj latunaj platoj kiuj montris gravajn personojn kaj eventojn[7].
En tropika Afriko la tekniko de vaksoperda gisado frue disvolviĝis, kiel montras la laboroj de la Benina Reĝlando. Kiam reĝoj mortis, lia posteulo ordonus kreadon de bronza busto de lia antaŭulo. Ekzistas ĉirkaŭ 170 el tiuj skulptaĵoj kaj la plej malnova datiĝas de la dekdua jarcento[8].
Divido inter muzeoj
[redakti | redakti fonton]Post la brita ekspedicio, la Beninaj Bronzoj vojiris al malsamaj lokoj: parto fariĝis privataj kolektoj de britaj oficialuloj; la Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj vendis multajn pecojn, kiuj poste iris al eŭropaj muzeoj, plejparte en Germanio, kaj al usonaj muzeoj[3].
En 1984, Sotheby's aŭkciis platon reprezentanta muzikiston. La valoro estis taksita inter 25 000 kaj 35 000 britaj pundoj en la aŭkcia katalogo.[9]
Muzeaj kolektoj de Beninaj Bronzoj | ||
---|---|---|
Urbo | Muzeo | Kvanto da pecoj |
Londono | Brita Muzeo | 700 |
Berlino | Etnologia Muzeo de Berlino | 580 |
Oksfordo | Pitt Rivers Muzeo | 327 |
Vieno | Monda Muzeo de Vieno | 200 |
Hamburgo | Muzeo de Etnologio, Muzeo de Artoj kaj Metioj | 196 |
Dresdeno | Dresdena Muzeo de Etnologio | 182 |
Novjorko | Metropola Muzeo de Arto | 163 |
Filadelfio | Muzeo de Arkeologio kaj Antropologio de la Universitato de Pensilvanio | 100 |
Lejdeno | Nacia Muzeo pri Etnologio | 98 |
Lepsiko | Muzeo de Etnografio | 87 |
Kolonjo | Rautenstrauch-Joest Muzeo | 73 |
Londono | Horniman Muzeo | 49 |
Bostono | Bostona Belarta Muzeo | 28[10] |
Los-Anĝeleso | Muzeo de UCLA's Fower | 18 |
Zuriko | Rietberg Muzeo | 2 |
Bristolo | Bristola Muzeo | 2 |
Dallas | Dallasa Muzeo de Arto | Verŝajne 1 |
San-Francisko | Muzeo De Young | Verŝajne 1 |
Aberdeen | Muzeo de la Universitato de Aberdeen | 1 (redonita) |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Greenfield, Janette (2007). The Return of Cultural Treasures. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-80216-1.
- ↑ [1]
- ↑ 3,0 3,1 Benin Diplomatic Handbook, p. 23.
- ↑ [2]
- ↑ [3]
- ↑ Nevadomsky, Joseph (Spring 2004). "Art and Science in Benin Bronzes". African Arts. 37 (1): 1, 4, 86–88, 95–96.
- ↑ [4]
- ↑ Plankensteiner, Barbara. Benin--Kings and Rituals: court arts from Nigeria. African Arts. University of California. 40 (4): 74–87.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-04. Alirita 2021-05-29.
- ↑ Robert Owen Lehman Collection, retejo de MFA, Alirita la 7an de Aŭgusto 2015