Bernard Charbonneau
Bernard Charbonneau | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Bernard Charbonneau | ||
Naskiĝo | 28-an de novembro 1910 en Bordeaux | |
Morto | 28-an de aprilo 1996 (85-jaraĝa) en Saint-Palais | |
Religio | agnostic vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bernard CHARBONNEAU (naskiĝis en 1910, mortis en 1997) estis franca filozofo, nun rigardata kiel la antaŭulo de politika ekologio, sed kies penso ankaŭ, kaj ĉefe estas analizo kaj denunco de la totalismaj ecoj de moderneco.
Li sekvis historian kaj geografian studkurson, estis portempe ligita kun Emmanuel Mounier kaj la skolo de personalismo, sed ĉefe Jacques Ellul estis lia kolego kaj dumviva plej proksima pensado kaj persona amiko.
ekde la jaroj 1930-1950 li konsciiĝis, ke estas en la moderneco esenca emo al krei totalisman socion, kaj ke la tro konataj hiatoriaj ekzemploj kial la naziaj aŭ stalinismaj, estas nur krudaj unuaj manifestiĝoj, sed ke la problemo ne kuŝas en la ideologia aspekto de unu aŭ alia sed en pli pfofunda tendanco, enskribita en la moderna civilizo kaj ŝtato, kaj ankaŭ en la emo fare de la homoj konsenti al sia propra submetiĝo. Li ankaŭ ekde tiu epoko antaŭvidis, kio estis malfacile imagi en tiu tempo, ke la moderna civilizo estis detruonta la naturon kaj ke tradiciaj terkultivistoj estis malaperontaj. Li komencis en jaroj 1940-aj verki vastajn sumajn librojn, sed neniu eldonisto akceptis ilin. Eĉ liaj intelektulaj kolegoj ne komprenis lin. Nur post 1970, kiam la ekologiaj temoj komencis esti agnoskitaj kaj iĝis furoraj, li povis trovi eldonistojn kaj artikoloj liaj regule aperi en ekologiisma gazetaro. Sed eĉ tiam li restis marĝene kaj ne komprenite. Ĉar li havis dubojn pri certaj ecoj de radikala ekologiismo, kaj lia vido estis pli vasta. Nur nuntempe kelkaj komencas malkovri vere la gravecon de lia penso.
publikigitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Teilhard de Chardin, prophète d'un âge totalitaire, (Teiljar de Ŝardin profeto de totalisma epoko) 1963
- Le Paradoxe de la culture, 1965
- Célébration du coq, 1966
- Dimanche et lundi, 1966
- L'Hommauto, 1966
- Le Jardin de Babylone, 1969
- La Fin du paysage,(la fino de l'pejzaĝo) 1972
- Le Système et le chaos. Critique du développement exponentiel, 1973
- Tristes campagnes, (malgajaj kamparoj) 1973
- Notre table rase, 1974
- Le Feu vert, 1980
- Je fus, (mi estis) 1980
- Une seconde nature, (dua naturo) 1981
- L'État, (la ŝtato)1987
- Le Système et le chaos, (la sistemo kaj ĥaoso)1990
- Nuit et jour, 1991
- Sauver nos régions, (savi niaj regionoj)1991
- Il court, il court le fric..., 1996
- Un Festin pour Tantale,(festeno por Tentalo) 1997
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- prezento de lia plej centra tezo far Daniel Cerezuelle (france) Arkivigite je 2008-08-21 per la retarkivo Wayback Machine