Beroun
- Ekzistas ankaŭ Beroun (Teplá).
Beroun | |||
germane Beraun, latine Verona | |||
urbo | |||
Vido al Beroun
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Beroun | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Beroun | ||
Administra municipo | Beroun | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Hořovica montetaro, Křivoklata montetaro | ||
Aŭtostrado | D5 | ||
Riveroj | Berounka, Litavka | ||
Situo | Beroun | ||
- alteco | 235 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 57′ 51″ N 14° 04′ 26″ O / 49.96417 °N, 14.07389 °O (mapo) | ||
Areo | 31,31 km² (3 131 ha) | ||
Loĝantaro | 21 272 (2024) | ||
Denseco | 679,4 loĝ./km² | ||
Karsto | Bohemia karsto | ||
Unua skribmencio | 1265 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 266 01 | ||
NUTS 3 | CZ021 | ||
NUTS 4 | CZ0212 | ||
NUTS 5 | CZ0212 531057 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 29 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Beroun | |||
Retpaĝo: www.mesto-beroun.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Beroun estas industria, distrikta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en mezbohemia regiono, sudokcidente de la ĉefurbo Prago. Vivas ĉi tie 21 272 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vráž, Svatý Jan pod Skalou, Tetín, Železná, Nižbor, Srbsko, Králův Dvůr, Koněprusy, Chyňava, Hýskov kaj Bubovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la reĝa urbo Beroun devenas el la jaro 1265, kvankam la loko estis loĝigita jam antaŭe. Beroun antaŭe estis konata pro la kotono, maŝinaro, sukero- kaj lignoindustrioj. Hodiaŭ, Beroun daŭre estas industria urbo kun, interalie cementfabrikoj kaj ferpretigaj kompanioj. Ĝi kalkulis 19,641 loĝantojn en 2021[1].
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo estas lokigita sur strategia ligo inter Prago kaj Pilseno en bela monteteca pejzaĝo, ĉe rivero Berounka, 25 kilometrojn sudokcidente de Prago je la aŭtovojo D5 kaj ligita kun grava fervoja linio inter Pilseno kaj Prago. Tiu ĉi fakto kaj multnombraj historiaj memorindaĵoj faras ĝin grava elirpunkto de piedmigraj padoj.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Tutŝtatan signifon havas ĉiujare aranĝata ceramik-merkato. Konata estas ankaŭ internacia muzika festivalo "Talichův Beroun" (nomita laŭ la dirigento Václav Talich, kiu en la urbo naskiĝis).
Ceramiko
[redakti | redakti fonton]Beroun havas ceramikmerkaton, kie ceramikistoj kaj ceramikmajstroj el la tuta mondo estas invititaj dufoje jare depost 2017 (en printempo kaj aŭtuno)[2].
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 167 |
1880 | 5 719 |
1890 | 7 872 |
1900 | 9 693 |
1910 | 11 177 |
1921 | 12 107 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 13 118 |
1950 | 13 212 |
1961 | 15 992 |
1970 | 17 697 |
1980 | 23 580 |
1991 | 18 005 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 17 459 |
2011 | 18 819 |
2014 | 18 958 |
2016 | 19 207 |
2017 | 19 307 |
2018 | 19 439 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 19 510 |
2020 | 19 641 |
2021 | 20 551 |
2022 | 19 984 |
2023 | 20 809 |
2024 | 21 272 |
Esperanto.
[redakti | redakti fonton]En Beroun okazos la 73-a IFEF-kongreso de la 6-a ĝis la 11-a de majo 2022. Postkongreso okazos de la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun vizitoj planitaj al Pardubice, Litomyšl, Svitavy, Hradec Králové, Třebechovice.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]- Josef Jungmann (1773-1847), filologo, vortaristo, verkisto kaj tradukisto
- Václav Talich (1883-1961), dirigento kaj violonisto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (cs) Loĝantaro de la municipoj de Ĉeĥio la 1-an de januaro 2020 arkivo.
- ↑ (en) CzechTourism, «Pottery markets Beroun» arkivo, www.visitczechrepublic.com
|