Biaso (statistiko)
Aspekto
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Biaso (apartigilo) |
En statistiko, la termino biaso (fojfoje nomita deklivo) estadas uzata por priskribi kelkajn malsamajn konceptojn:
- Sampla biaso estas biaso pri iuj membroj de la loĝantaro, kiuj estas selektitaj por prezenti proprecojn pli verŝajne inkludataj ol aliaj.
- Spektra biaso temas pri pritakso de la ebleco de diagnostika provo en biasa grupo de pacientoj, kiu kondukas al tropritakso de la sentkapablo kaj specifeco de la provo.
- La biaso de proksimumilo aŭ biaso estas la diferenco inter matematika ekspekto kaj la vera valoro de la parametro pritaksata;
- forigita-variabla biaso estas la biaso, kiu aperas en pritaksoj de parametroj en statistika regreso kiam la alprenita specifilo estas malĝusta, tiel ke ĝi forigas la nedependan variablon kiu devus esti en la modelo.
- En statistika hipoteza provo, provo estas nebiasa se probablo de malakceptado la nula hipotezo superas la signifecan nivelon, kiam la alternativa hipotezo estas vera kaj estas malpli ol aŭ egala al la signifeca nivelo kiam la nula hipotezo estas vera.
- Statistika biaso aŭ sistema eraro estas eksteraj influoj kiuj povas afekti la precizecon de statistikaj mezuroj kaj dependas de la instrumentoj aŭ la metodoj uzitaj.
- Datumo-kibica biaso venas de la misuzo de tekniĥoj de datuma minado.