Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Bílovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bilovec)
Bílovec
germane Wagstadt
urbo
Placo Slezské náměstí en Bílovec
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bílovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Bílovec
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moraviaj enklavoj
Montaroj Nízký Jeseník, Moravia pordego
Rivero Bílovka
Situo Bílovec
 - alteco 243 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 34″ N 18° 00′ 44″ O / 49.75944 °N, 18.01222 °O / 49.75944; 18.01222 (mapo)
Areo 38,85 km² (3 885 ha)
Loĝantaro 7 401 (2024)
Denseco 190,5 loĝ./km²
Fondo 13161324
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 92 ĝis 743 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 599247
Katastraj teritorioj 9
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Bílovec
Retpaĝo: www.bilovec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Bílovec estas urbo en Ĉeĥio kun 7 401 loĝantoj (2024), situanta en Silezio en Moravia pordego sub deklivoj de montaro Nízký Jeseník, 25 km de urbo Ostrava, en distrikto Nový Jičín.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Olbramice, Fulnek, Těškovice, Tísek, Hlubočec, Skřipov, Bítov, Bílov, Bravantice, Velké Albrechtice kaj Slatina.

Verŝajne sur loko de pli malnova slava vilaĝo Radotín fondis Vok el Kravaře en la jaroj 13161324 novan urbon. Plilongigita dispono en ovala bazplano estis mezurigita en deklivoj super rivereto Bílovka. La historia kerno de la urbo estas ekde la jaro 1902 la urba historia zono, eĉ kiam vico da domoj estis neniigita fine de la dua mondmilito.

El konstrumemorigaĵoj konserviĝis ekz. renesanca kastelo el la 2-a duono de la 16-a jarcento kun rondaj ĉeangulaj turoj. En renesanca preĝejo de sankta Mikolao el la jaro 1500 pendas altara bildo de loka naskiĝinto F. L. Leicher. Konserviĝis ankaŭ renesanca urbodomo el la 15-a jarcento, kunigita kun burĝa domo el la sama tempo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 487
18806 934
18907 080
19007 467
19107 749
19216 831
JaroLoĝantoj
19307 422
19505 404
19616 380
19706 615
19807 215
19917 552
JaroLoĝantoj
20017 494
20147 544
20167 436
20177 415
20187 407
20197 419
JaroLoĝantoj
20207 394
20217 159
20227 341
20237 429
20247 401

Partoj de urbo

[redakti | redakti fonton]
  • Bílovec (katastra teritorio (k. t.) Bílovec-město, Bílovec-Dolní Předměstí, Bílovec-Horní Předměstí, Labuť u Bílovce kaj Radotín u Bílovce)
  • Bravinné (k. t. Bravinné)
  • Lhotka (k. t. Lubojaty)
  • Lubojaty (k. t. Lubojaty)
  • Ohrada (k. t. Stará Ves u Bílovce)
  • Stará Ves (k. t. Stará Ves u Bílovce)
  • Výškovice (k. t. Výškovice u Slatiny, kreas eksklavon de la urbo, de la resto de urbo apartigas ĝin eksa parto Slatina)

Konsisto de urbo Bílovec estis ankaŭ hodiaŭ jam memstaraj municipoj Bílov (1976–1993), Bítov (1979–1995), Bravantice (1979–1998), Slatina (1979–1990) kaj Velké Albrechtice (1976–1990).

Pluaj fotografioj

[redakti | redakti fonton]