Fryčovice
Fryčovice | |||
germane Fritzendorf | |||
municipo | |||
Fryčovice, en fono Montetaro de Staříč
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Fryčovice | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Administra municipo | Frýdek-Místek | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Laĥio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Rivero | Ondřejnice | ||
Situo | Fryčovice | ||
- alteco | 262 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 40′ 00″ N 18° 13′ 24″ O / 49.66667 °N, 18.22333 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Sovinec | ||
- alteco | 354 m s. m. | ||
Katastro | 16,46 km² (1 646 ha) Fryčovice | ||
Loĝantaro | 2 395 (2024) | ||
Denseco | 145,5 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1267 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 739 45 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 598135 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Fryčovice | |||
Retpaĝo: www.frycovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Fryčovice (germane Fritzendorf) estas municipo en Ĉeĥio situanta en okcidenta parto de distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 2 395 loĝantoj (2024). Ĝi situas en regiono nomata Laĥio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Frýdek-Místek, Hukvaldy, Trnávka, Kateřinice, Staříč kaj Brušperk.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua konservita skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1267, sed la municipo estis fondita fare de olomouca episkopo Bruno el Schauenburg jam ĉirkaŭ la jaro 1255 sur arbaroriĉa parcelo. Lokumisto de la municipo estis verŝajne viro de nomo Fritz (Fridrich) kaj tial la tiama domaro ricevis nomon Fritzendorf.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 621 |
1880 | 1 659 |
1890 | 1 646 |
1900 | 1 797 |
1910 | 1 894 |
1921 | 1 772 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 831 |
1950 | 1 819 |
1961 | 2 002 |
1970 | 1 963 |
1980 | 2 094 |
1991 | 2 149 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 122 |
2014 | 2 367 |
2016 | 2 398 |
2017 | 2 410 |
2018 | 2 433 |
2019 | 2 446 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 449 |
2021 | 2 292 |
2022 | 2 369 |
2023 | 2 397 |
2024 | 2 395 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]- Fryčovice
- Ptáčník
Situo
[redakti | redakti fonton]La plej alta punkto de la municipo estas monteto Sovinec alta 354 m s. m.
La municipo situas sur ambaŭ bordoj de rivero Ondřejnice, kiu fontas en montetaro Ondřejník kaj enfluiĝas en Odron. Tra la municipo trafluas kvanto de rojoj - inter la plej signifaj apartenas Krnalovický potok, kiu fontas en Palkovické hůrky kaj sur ties fluo estas lokigitaj kvar bredfiŝlagoj, kaj rojo nomata Košice, kiu alfluas ĝis Fryčovice el akva rezervujo Kašice ĉe Minejo Staříč III en orienta limo kun Chlebovice.
La municipo najbaras sude kun municipo Hukvaldy (parto Rychaltice), oriente kun Chlebovice kaj Staříč, norde kun urbo Brušperk kaj okcidente kun municipoj Trnávka kaj Kateřinice. Parto de municipo Krnalovice situas sur nordokcidentaj deklivoj de Palkovické hůrky.
Tra la municipo kondukas ĉefa aŭtostrada tirŝoseo el Olomouc kaj Nový Jičín ĝis Frýdek-Místek kaj plu tra Český Těšín en Pollandon.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
Turismo
[redakti | redakti fonton]Tra la municipo kondukas markita biciklovojo n-ro 6006, kiu estas unu el rondoj por turismaj bicikloj, kondukanta tra cismontaro de Beskidoj kaj ĉirkaŭ valbaraĵo Olešná.
Ŝatata piediranta turisma loko estas monteto Sovinec, kiu nuntempe servas kiel ĉasrezervejo kun bredado de grego de Virginiaj cervoj. La ĉasrezervejo estas alirebla por piedirantoj. Ofta celo de piedirantaj vojoj de lokaj loĝantoj estas ankaŭ Palkovické hůrky kun naturrezervejo kaj burgo Hukvaldy.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
-
Gastejo U Chamráda
-
Monumento al viktimoj de la 1-a mondmilito
-
Ĉevaloj
|