Bonan Apetiton
Aspekto
Bonan Apetiton estas retpaĝaro pri veganaj kaj vegetaraj receptoj laŭ plej diversaj kategorioj. Eblas krei propran konton, komenti receptojn kaj doni poentojn. Tiu ĉi retpaĝaro celas disvastigi senviandajn opciojn. Tamen, male al VeganArto, ĝi ne estas skrikte vegana, kvankam multaj el ĝiaj receptoj veganas. Krom receptoj, ĝi diskonigas artikolojn pri tre diversaj aferoj rilate al vegetarismo.