Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Branko Ĉopiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Branko Ĉopiĉ
Persona informo
Бранко Ћопић
Naskiĝo 1-an de januaro 1915 (1915-01-01)
en Hašani, Krupa na Uni
Morto 26-an de marto 1984 (1984-03-26) (69-jaraĝa)
en Beogrado
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Falo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Nova tombejo en Beogrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj serba vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Socialisma Respubliko de Bosnio kaj Hercegovino Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater University of Belgrade Faculty of Philosophy (en) Traduki (–1940)
Universitato de Beogrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
dramaturgo
verkisto de porinfana literaturo
poeto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo, poezio, dramo kaj filmo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Branko ĈOPIĈ (serbe Бранко Ћопић; naskiĝis la 1-an de januaro 1915 en Haŝani, Bosanska Krupa; mortis la 26-an de marto 1984 en Beogrado) estis serba verkisto el Bosnio.

Ĉopiĉ studis en la filozofio fakultato de la Universitato de Beogrado. En 1941 li fariĝis partizano.

Ĉopiĉ unue verkis poemojn kaj novelojn pri la malfacila vivo de bosniaj kamparanoj. Poste li ĉefe verkis pri partizanoj dum la dua mondmilito kaj pri la problemoj post la fino de la milito. Liaj romanoj havas larĝan, kronikecan stilon.

Li sin mortigis saltante de ponto en Beogrado. Tiu ponto nun laŭ li nomiĝis Branko-ponto (Бранков мост).

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • La legindaj partizanoj, nekutima elmilita rakontaro, Sarajevo 1987, 76 paĝoj. Tradukis Branko Miljko.
  • La caro en Bekez, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 49–56. Tradukis Branko Miljko kaj Mustafa Tandir.
  • Tombo en kritiko-kampo. Eta mia el Krupa Bosnia, en: Antologio de la serba skriba poezio, Beogrado 2002, paĝoj 189–191.
  • Liaj satiraj rakontoj Amo kaj ĵaluzo kaj La dio ne ekzistas, el “Doživ ljaji Nikoletine Bursaća” (“Travivaĵoj de Nikoletina Bursać”, 1956) tradukiĝis en 1957 en Ljubljano fare de respektive Otmar Avsec kaj Drago Kralj en kolektiva kolekto Tri satiroj kun verkoj el Radoje Domanoviĉ kaj Fran Milčinski.