Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Bretaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
librobretaro

Bretaro[1] laŭ esperantlingvaj vortaroj kiaj la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas "meblo surplanka aŭ ĉemura kun pluraj bretoj", do horizontalaj tabuloplato, por surmeti objektojn. Kontraste al ŝranko, kiu antaŭe fermiĝas per netravidebla(j) pordo(j), aŭ vitrino, kiu antaŭe fermiĝas per vitra(j) pordo(j), bretaro antaŭe estas komplete malfermita, do la objektoj en ĝi libere alireblas kaj preneblas. Tre ofte bretaro estas el ligno, sed ĝi ankaŭ povas konsisti el metalo, plasto, vitro kaj aliaj materialoj. Aparte multaj bretaroj amasiĝas en biblioteko, librovendejo kaj ĝenerale magazeno inkluzive de supermerkato.

Bretaro povas esti alligita al muro aŭ alia vertikala surfaco, esti suspendita de plafono, esti parto de memstara kadro-unuo, aŭ ĝi povas esti parto de meblo kiel en kabineto, librejo, distra centro. Kutime du ĝis ses bretoj konsistigas unuon, ĉiu breto estas ligita kutime al la vertikalaj aŭ diagonalaj subtenoj kaj poziciigita paralele unu super la alia.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La vorto breto origine venas el la germana lingvo (Brett), tamen la vorto bretaro kompreneble estas kreata laŭ la esperantlingva gramatika sufikso -ar-. En la germana lingvo la koncepto "bretaro" havas tute alian vorton Regal, kiu devenas de la latina vorto riga ("vico"). La esperantan principon adapti la bazan vorton "breto" per sufikso, aplikas ankaŭ iuj unuopaj aliaj lingvoj, ekzemple en la litova lingvo lenta estas "breto" kaj lentyna "bretaro".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Tabulo
  • "Bretaro", projekto de kelkaj esperantistoj, kiuj provas establi "superkatalogon" pri ĉiuj libroj en aŭ pri Esperanto.
  • libroapogilo