Bretigny-sur-Morrens
Bretigny-sur-Morrens | |
---|---|
Blazono de Bretigny-sur-Morrens | |
Bretigny-sur-Morrens | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Centro de Vaŭdo |
Geografia situo | CH1903: 538889 / 161066 (mapo)46.5980555555566.6411111111111Koordinatoj: 46° 36′ N, 6° 38′ O; CH1903: 538889 / 161066 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 737 |
Areo | 2,86 km² |
Alteco | 721 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1053 |
Komunumkodo | 5515 |
Situa mapo de Bretigny-sur-Morrens | |
Bretigny-sur-Morrens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 737 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Bretigny-sur-Morrens situas en la sudo de la regiono Centro de Vaŭdo en la Vaŭda Mezlando, proksimume 5 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano. En okcidento de la komunumo fluas la rivero Talent, orienta alfluanto de Thielle. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bretigny-sur-Morrens kaj la setlejoj Le Rié kaj Béthusy, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,86 km², de kiuj 23,8 % estas kovritaj de arbaro, 65,0% servas por agrikulturo kaj 10,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Bretigny-sur-Morrens limas en nordoriento al Bottens, en sudoriento al Laŭzano, en sudo al Cugy, en okcidento al Morrens, kaj en nordokcidento al Assens.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Bretigny-sur-Morrens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Laŭzano al Thierrens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 4 kilometrojn sude de la komunumo apud Laŭzano. Pere de la loka buslinio n-ro 60 de la regiona laŭzana transportentrepreno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Bretigny-sur-Morrens datiĝas el la jaro 1224 kiel Britignie. Dum mezepoko Bretigny-sur-Morrens apartenis al la Senjoroj de Bretigny kiel feŭdo de la Baronoj de Cossonay. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Bretigny-sur-Morrens apartenis al la Voktejo Laŭzano. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Bretigny
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Marianne Stubenvoll: Bretigny-sur-Morrens en Historia Leksikono de Svislando (2004-08-24)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bretigny-sur-Morrens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|