Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Buĥaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buĥaro
uzbeke: Buxoro, taĝike: Бухоро, ruse: Бухара, perse: بُخارا
urbo
Moskeo de Po-i-Kalan
Oficiala nomo: Buxoro
Lando Uzbekio Uzbekio
Provinco Buĥara provinco
Historiaj regionoj Silka vojo, Persa imperio
Memorindaĵoj
Rivero Zarevŝan
Situo Buĥaro
 - alteco 225 m s. m.
 - koordinatoj 39° 46′ 29″ N 64° 25′ 43″ O / 39.77472 °N, 64.42861 °O / 39.77472; 64.42861 (mapo)
Areo 39,4 km² (3 940 ha)
Loĝantaro 263 400 (2009)
 - de aglomeraĵo 283 400
 - de metropolo 328 400
Denseco 6 685,28 loĝ./km²
Fondo 500 a.K.
 - unua skribmencio 830
Hokimo Rustamov Qiyomiddin Qahhorovich
Horzono GMT (UTC+5)
Poŝtkodo 2001ХХ
Tel. antaŭkodo 8 365
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historia centro kun moskeoj kaj madrasoj
Jaro 1993 (#17)
Numero 602
Regiono Azio-Oceanio
Situo enkadre de Uzbekio
Situo enkadre de Uzbekio
Situo enkadre de Uzbekio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Bukhara
Retpaĝo: www.buxoro.uz/
festivalo de silko en Buĥaro

BuĥaroBuĥara, en pli malofta, moderna uzbeke kaj taĝike influata variaĵo ankaŭ Buĥoro (uzbeke Buxoro, perse بُخارا) estas unu el la plej gravaj urboj de Uzbekio kaj ĉefurbo de la samnoma regiono. Plimulto de la loĝantoj estas taĝikoj.

Ekde 1993 la malnova urbocentro de Buĥaro kaj ties konstruaĵoj, moskeoj kaj madrasoj estis enlistigita en la mondan kulturheredaĵon de UNESKO.

La urbo havas 247 661 loĝantojn (1-an de januaro 2005) kaj estas unu el la plej gravaj komerc- kaj industricentroj de centra Azio.

Marko Polo vizitis la urbon dum sia veturado. Tiukadre Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo notas la vorton "bokerano" por tipo de kotona ŝtofo".[1]

Buĥoraj judoj vivis en la iamaj sovetaj respublikoj Uzbekio, Taĝikio, Kirgizio, parte ankaŭ en Rusio, Kazaĥio, Turkmenio kaj Afganujo (sola en 2005). Post disfalo de la Sovetunio, multaj el ili migris al Israelo kaj al Usono. Ili parolas la jud-taĝikan aŭ buĥoran lingvon, persan dialekton skribatan per hebreaj literoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la urbo naskiĝintoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas partneraj rilatoj interalie al la urboj

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Yuri Bregel: An Historical Atlas of Central Asia. Brill, Leiden 2003, ISBN 90-04-12321-0, paĝo 80 k.a. kun tabelo 40 urboplano de Bukaro en la 19-a jarcento.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Marko Polo, La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de Daniel Moirand, publikigis UEA, Rotterdam, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj, p. 52) ISBN = 92-9017-075-1
Panoramo de Buĥaro