Bulbizaro
Bulbizaro | |
Nomo en diversaj lingvoj | |
---|---|
Japana | フシギダネ Fushigidane |
Angla | Bulbasaur |
Franca | Bulbizarre |
Germana | Bisasam |
Hispana | Bulbasaur |
Itala | Bulbasaur |
Korea | 이상해씨 Isanghessi |
Pokedeksoj | |
Pokedekso | 001 |
Johto | 226 |
Hoenn | 203 |
Trajtoj | |
Speco | Sema Pokemono |
Alteco | 70 cm |
Generacio | Unua |
Evoluas en | Herbizaro Unua |
Stato | Baza |
Tipoj | Herba Venena |
Kapableco | Herba helpo |
Bulbizaro (japane フシギダネ Fushigidane, germane Bisasam, france Bulbizarre) estas unua-generacia pokemono de tipo herba kaj venena. Ĝia pokedeksa numero estas 1.
Nomdeveno
[redakti | redakti fonton]Ĝia japana nomo, フシギダネ Fushigidane, devenas el unuigo de la vortoj 不思議 fushigi (mistera, mirakla, stranga) kaj 種 tane (semo).
Ĝia angla nomo, Bulbasaur, devenas el unuigo de la angla vorto bulb (bulbo) kun la greka vorto σαῡρος sauros (lacertulo). La sama nomo estas uzata en la multaj lingvoj, kiuj uzas la anglajn nomojn, ekzemple en la hispana kaj la itala.
Ĝia germana nomo, Bisasam, devenas el unuigo de la vortoj bisamratte (ondatro) kaj samen (semo).
Ĝia franca nomo, Bulbizarre, devenas el unuigo de la vortoj bulb (bulbo) kaj bizarre (stranga).
Ĝia korea nomo, 이상해씨 Isanghaessi, devenas el unuigo de la vortoj 이상하다 isanghada (stranga, eksternorma) kaj 씨 ssi (semo).
Evoluo
[redakti | redakti fonton]Bulbizaro evoluas al Herbizaro je nivelo 16, kiu evoluas al Florizaro je nivelo 32.