Caucher Birkar
Aspekto
Caucher Birkar resp. Koçer Bîrkar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ferejdun Deraĥŝani resp. Fereydoun Derakhshani |
Naskiĝo | julio 1978 en distrikto Marivan, provinco Kurdistano, Irano |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Irano Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Teherana universitato Universitato de Nottingham |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
TTT | |
Retejo | Oficiala retejo, arkivigita je la 1-a de julio 2023 (angle) |
Caucher Birkar - kurde کۆچەر بیرکار, latinlitere Koçer Bîrkar, laŭvorte "la migranta matematikisto", naskonomo kurde فەرەیدوون درەخشانی،, latinlitere Ferejdun Deraĥŝani resp. Fereydoun Derakhshani, perse فریدون درخشانی - naskiĝis en julio 1978 en distrikto Marivan, provinco Kurdistano, Irano, do nun 46-jaraĝa - estas kurda matematikisto, universitata profesoro kaj scienca esploristo, kiu en 2000 de Irano elmigris al Britio. Li laboras kiel universitata profesoro en la Ĉinghŭa Universitato de Ĉinio. En 2018 li kadre de solenaĵo en Rio-de-Ĵanejro honoriĝis per la medalo Fields. Kiam li translokigis al Britio en 2000, li ŝanĝi sian nomon al kurde کۆچەر بیرکار, latinlitere Koçer Bîrkar respektive en angla literumo Caucher Birkar.