Chibed
Chibed | |||||
---|---|---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||||
komunumo en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Mureș | ||||
Alinome | Kibéd (hungare) | ||||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||||
Situo | 46° 32′ N, 24° 58′ O (mapo)46.53333333333324.962222222222Koordinatoj: 46° 32′ N, 24° 58′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 384 m | ||||
Poŝtkodo | 547268 | ||||
Loĝantaro | 1,762 (en 2011; 1.704 en 2009) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 117088 | ||||
Chibed [kibed], hungare Kibéd, estas vilaĝo en Rumanio oriente de Târgu Mureș.[1]
Ĝis 2003 ĝi apartenis al la komunumo Ghindari.[2]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 2 633 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 854 (hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio estas en 1499. Ĝi estis sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Maros-Torda.
Eventoj
[redakti | redakti fonton]Estis decida momento en la esplorado de la transilvania popolmuziko la 1904-a jaro, kiam Béla Bartók renkontiĝis hazarde en Gerlicepuszta, Hungario kun la 18-jara servutulino Lidi Dósa, edziniĝnomo Madaras Lászlóné (3-a de decembro 1885 – 1971) naskiĝinta kaj mortinta ĉi tie, kaj la komponisto notis de ŝi 4 popolkantojn. Verŝajne tiam naskiĝis la ideo en li vojaĝi en Transsilvanion por kolekti popolmuzikon. En la jaro 1914 en Chibed li kolektis 24 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.
Ĝemelkomunumo
[redakti | redakti fonton]Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Sándor Dózsa (n. 11-a de marto 1930): ĵurnalisto.
- Edgár Berecz (n. 4-a de januaro 1975): vojaĝisto, kuiristo, aŭtoro[3].
- Attila Geréb (n. 26-a de septembro 1935): reformita pastro, eklezia publicisto.
- Erzsébet Kováts Mátyus (n. 4-a de junio 1951): popolartistino, naivisma pentristino.
- Hont-Imre Kovács; ĵurnalisto, humuristo[4][5]
- Lázár Madaras (n. 20-a de februaro 1941): radaktoro, ekonomo.
- Sára Majlát (14-a de januaro 1898 – 4-a de februaro 1988): popolkantistino
- András Mátyus (30-a de januaro 1931): kuracisto pri otorinolaringologio, fakverkisto
- István Mátyus (1725 – Marosvásárhely, 8-a de septembro 1802): kuracisto.
- János Ráduly (Corund, 27-a de oktobro 1937): instruisto, poeto, tradukisto, folkloristo.
- János Seprődi (25-a de aŭgusto 1874 – Kolozsvár, 6-a de marto 1923): muzikhistoriisto, folkloristo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Lege pentru înființarea comunei Chibed, județul Mureș, prin reorganizarea comunei Ghindari (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-17.
- ↑ Retejo de Berecz
- ↑ Artikolo en Szabadság. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2012-05-10.
- ↑ Artikolo en Kolozsvari Sport
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la vilaĝo[rompita ligilo]
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto Mureş
-
Situo de iama Ghindari en la distrikto
-
La komunuma blazono
-
Preĝejo en Chibed