Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Civitanceco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzenda kun Civito kiu estas aŭtonoma urbo, rigardata kiel organizaĵo[1] aŭ tuto de la urbanoj posedantaj la politikajn rajtojn[1].

Civitaneconacieco estas aro da ĉiuj rajtoj pri kiuj disponas grupo da personoj, kiuj ĝuas la politikajn rajtojn de certagrade memstara politika unuo, ekzemple ŝtato (ŝtatcivitaneco), politika partio (Civitaneco), organizaĵo ( ekz. la Esperanta Civito) aŭ aŭtonoma urbo rigardata kiel politika organizaĵo[1] (Civito). La aron da tiuj rajtoj oni ofte nomas civitaneco; al ĝi apartenas kutime la rajto restadi sur la teritorio de la unuo kaj pli-malpli libere moviĝi en ĝi; en demokratioj ankaŭ la rajto baloti.

Konceptoj en aliaj landoj kaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale eblas diri, ke la signifo de la nocio civitaneco komplike difineblas. Ĝi ŝanĝiĝis en la paso de historio kaj ĝi estas diferenca ankaŭ laŭ la geografio.

En aliaj lingvoj ekzistas diversaj malsamaj konceptoj:

  • Civitaneco en la angla estas tradukata per "Citizenship" kaj en la germana per „Staatsbürgerschaft“.
  • Ŝtatcivitaneco en la angla estas tradukata per "Nationality" (eo: nacieco) kaj en la germana per „Staatsangehörigkeit“ (ŝtataneco).

Civitaneco aŭ nacieco estas atestita en maniero difinita de la ŝtato. Tamen, la praktiko en malsamaj landoj vaste varias: de la rajto tute ne havi dokumentojn kiel ekzemple en Britio ĝis devigaj ID-kartoj en Eŭropa Unio aŭ eĉ plurpaĝan pasporton en kelkaj landoj kiuj estis parto de la iama Sovetunio.

Civitaneco per investo

[redakti | redakti fonton]

En kelkaj landoj (interalie en Antigvo kaj Barbudo, Sankta Lucio, Dominiko) eblas akiri civitanecon aĉetante nemoveblaĵojn aŭ investante en la landa ekonomio. Ĉi tiu formo por akiri civitanecon nomiĝas civitaneco per investo kaj estas disvastigita en Eŭropo (tiel nomataj "Oraj vizoj" de Portugalio, Britio, Latvio, ktp.) kaj la karibaj landoj (Sankta Kito kaj Neviso, Grenado) . Por akiri civitanecon, la kandidato pasas tra pluraj etapoj - restadpermeso (loĝpermesilo) , konstanta loĝado (konstanta restadejo) kaj la asimilada proceduro mem (akirado de civitaneco). La proceduro por akiri civitanecon varias depende de la leĝaro de la lando.

Diferencoj

[redakti | redakti fonton]

Civitoj grave diferencas per tio, kiel oni aniĝas en ili. Plej grava en multaj civitoj estas la maniero, laŭ kiu novnaskita infano iĝas civitano:

  • Laŭ la sanga juro (latine ius sanguinis) infano heredas la civitanecon de siaj gepatroj. Tio kondukas al problemoj, se la gepatroj havas malsamajn civitanecojn.
  • Laŭ la tera juro (latine ius soli) infano ricevas la civitanecon de la regno, en kiu ĝi naskiĝas. Regnoj, kiuj favoras enmigradon, preferas tiun juron. Pro tio la idoj de enmigrintoj havas alian civitanecon ol iliaj gepatroj.

Multaj civitoj akceptas eksterulojn, kiuj certan tempon loĝis sur la teritorio kaj pruviĝis utilaj membroj de la civito. En kelkaj landoj la civitaneco estas aĉetebla. En iuj regnoj plenkreskuloj povas akiri nur partan civitanecon. Ekzemple en Usono la balotrajto estas universala, sed la rajton kandidati por la prezidenteco havas nur tiu, kiu naskiĝis en la lando.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Civito en NPIV [1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]