Daniel Maclise
Daniel Maclise | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Alfred Croquis |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1806 en Cork |
Morto | 25-an de aprilo 1870 (64-jaraĝa) en Chelsea |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Tombo | Kensal Green Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Irlando |
Alma mater | Cork Institute of Technology (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Joseph Maclise (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto litografisto desegnisto ilustristo |
Verkoj | The Death of Nelson |
Daniel MACLISE RAA (25a de januaro 1806 – 25a de aprilo 1870) estis irlanda pentristo de historia pentrarto, literaturo kaj portretoj, kaj ilustraciisto, kiu laboris dum sia tuta vivo en Londono, Anglio.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Maclise ekspoziciis por la unua fojo en la Reĝa Akademio de Artoj en 1829. Iom post iom li koncentriĝis ekskluzive al historiaj temoj kaj pentraĵoj, varie porokaze al portretoj – kiel tiuj de Lord Campbell, novelistino Letitia Landon, Dickens, kaj de aliaj el siaj literaturaj amikoj. En 1833, li ekspoziciis du pentraĵojn kiuj ege pliigis lian reputacion, kaj en 1835 Chivalric Vow of the Ladies kaj Peacock havigis lian elekton kiel asociito de la Akademio, el kiu li iĝis plena membro en 1840. [1] La venontaj jaroj estis okupitaj de longa serio de figuraj pentraĵoj, derivinte liajn temojn el historio kaj tradicio kaj el la verkoj de Shakespeare, Goldsmith kaj Lesage.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Monkhouse, William (1894). Daniel Maclise. vol 35: Dictionary of National Biography.