David B. Wingate
David B. Wingate | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1935 (89-jaraĝa) en Smith's Parish |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato Cornell |
Okupo | |
Okupo | ornitologo ekologo |
Dro. David Balcombe Wingate OBI, 11-a oktobro 1935, estas ornitologo, naturalisto kaj konservadisto. Li naskiĝis en Bermudo.
En 1951, 18 survivintaj nestoparoj de Bermuda petrelo estis trovitaj, post tri jarcentoj de supozata formorto, sur rokaj insuletoj en Castle Harbour fare de usona ornitologo Robert Cushman Murphy kaj de bermuda naturalisto Louis L. Mowbray. Kune en la veturo estis 15-jaraĝa bermudano nome David B. Wingate, kiu ekde tiam dediĉis sian vivon al la savo de tiu birdo kaj en 1966 li iĝis la unua bermuda konservadisma funkciulo. Wingate planis programon por konstrui cementajn nestotruojn kaj ellignajn strukturojn por la nestotruaj tuneloj por elteni for la iome pli grandajn kaj konkurencajn Blankvostajn tropikbirdojn, kaj restaŭris la najbaran insulon Nonsuch por ke ĝi estu futura ebla bazo por la specio.
Kariero
[redakti | redakti fonton]En 1951 li helpis Robert Cushman Murphy kaj Louis L. Mowbray remalkovri birdospecion supozita formortinta ekde la 1620-aj jaroj, nome la Bermuda petrelo.
Tio kondukis lin studi Zoologion ĉe la Universitato Cornell, kaj revenis al la defio savi la Bermudan petrelon en 1958. Li iĝis la Konservo Funkciulo de la Bermudregistara Parkodepartamento el 1966 ĝis sia retiriĝo en 2000.
Li ankaŭ remalkovris la specion de la Nigrakrona petrelo en Haitio en 1963.
Lia longvivaj klopodoj reporti la Bermudan petrelon reen el la preskaŭ formorto kondukis lin entrepreni la holisman restaŭradon de tuta antaŭkolonia ekologio de barilinsulo, laŭ projekto konata kiel 'vivomuzeo' de Insulo Nonsuch, reenmetante kelkajn aliajn speciojn en la procezo.
Li ricevis multajn honorojn kaj premiojn.
Li havas tri filinojn. Lia plej aĝa filino, nome Janet, verkis premiitan edukan membiografion pri la projekto Nonsuch de ŝia patro, kiu estis adoptita de la Bermuda Eduka Ministerio kiel lernolibro. Pli ĵuse, Rare Birds: The Extraordinary Tale of the Bermuda Petrel and the Man Who Brought It Back from Extinction (raraj birdoj, la eksterordinara rakonto de la Bermuda petrelo kaj de la homo kiu portis ĝin reen el la formorto), nome biografio de Wingate kaj historio de lia lukto por savi la petrelojn, estis publikita en oktobro 2012.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Gehrman, Elizabeth. Rare Birds: The Extraordinary Tale of the Bermuda Petrel and the Man Who Brought It Back from Extinction (Boston: Beacon Press, 2012).
- 'Assembling Complexity' more on Wingate's holistic restoration methods, from Kevin Kelly's book 'Out of Control'
- 'Bermuda's Treasure Island' and 'Sceilligs and Bermuda - A Last Refuge', (2005) du filmaj dokumentariaj versioj fare de Deirdre Brennan kaj Éamon de Buitléar pri la projektoj de David Wingate pri la petrelo kaj la insulo Nonsuch - news release Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Citations and Articles
- 'Island treasure' a short biography of David Wingate in the Bermudian newspaper The Royal Gazette cf the Indianapolis prize nomination .
- 'Nature's Restoration' (2006) ISBN 1-55963-085-X by Peter Friederici features David Wingate's restoration work
- 'Nonsuch Summer' (2005) ISBN 80-902811-1-7 by Janet A. Wingate, [1] Arkivigite je 2017-06-06 per la retarkivo Wayback Machine, excerpt online [2]
- 'Rare Bird' Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine (2005) Feature film documentary about David Wingate's lifetime achievement de Lucinda Spurling
- sample de filmo de Lucinda Spurling Rare Bird, ĉe YouTube
- [3] IMDB retejo pri Rare Bird
- [4] Arkivigite je 2019-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Filmo pri David Wingate
- 'Strategies for successful biodiversity conservation...' illustrated article by David B. Wingate review Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- [5] Arkivigite je 2010-01-14 per la retarkivo Wayback Machine There Are Problems When Man Plays God, an article on Wingate and the Cahow in Sports Illustrated magazine, November 4, 1968