Dioscorea
“ Dioscorea “, Dioskoreo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
“Dioscorea communis”, ilustraĵo
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Dioskoreo[1] (“Dioscorea”) estas planta genro el la familio de la Dioskoreacoj (Dioscoreaceae). La genro havas pli ol 800 speciojn ĉefe en la tropikoj. Kelkaj specioj estas gravaj tropikaj nutraĵ- kaj kuracplantoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Aspekto kaj folioj
[redakti | redakti fonton]Dioskoreo-specioj kreskas kiel volvanta, multjara herba planto. Ĝi formas rizomojn aŭ radiktuberojn kiel rezervorganoj, kies grandeco, formo, koloro kaj enhavosubstancoj povas esti malsimilaj. Kelkaj formas en la foliaksoj bulbetojn (ekzemple “Dioscorea bulbifera)”. La alterne kaj kontraŭstarantaj folioj havas folitigojn kaj foliplaton. La simplaj aŭ kunmetitaj foliplatoj havas ĝis naŭ bazajn folivejnojn.
Floraroj kaj floroj
[redakti | redakti fonton]La floroj estas ĉiam unuseksaj, la plantoj estas plej ofte dioikaj, malofte monoikaj .
Fruktoj kaj semoj
[redakti | redakti fonton]La trieĝaj kapsulfruktoj malfermiĝas en matura stato. La semoj havas haŭtajn flugilojn.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Kelkaj specioj kaj ties selektoformoj estas utilplantoj, kaj kiel nutraĵplanto kaj kiel kuracoplanto. Multaj dioskoreo-specioj estas kultivataj pro siaj manĝeblaj tuberoj kiel nutraĵplanto. La plej ofte kultivata specio havas tuberon de ĝis du metrojn. Ĝi gustas dolĉete kaj similas al kaŝtanoj kaj terpomoj. Ili havas malhelbrunan ĝis nigran ŝelon. La tuberoj enhavas multe da provitamino A kaj kalio. Krom la „ĉina dioskoreo“ („Dioscorea polystachya“, „Dioscorea batatas“, „Dioscorea divaricata“ aŭ false „Dioscorea opposita“ respektive „Dioscorea oppositifolia“ kaj „Dioscorea japonica“ („japana dioskoreo“ aŭ „Yamaimo“(山芋)) la dioskoreoj estas venenaj. La dioskoreoj similas laŭ la gusto kiel batatoj, sed ili ne estas parencaj.
Ekonomia signifo
[redakti | redakti fonton]La plej granda kultivareoj estas en Afriko. La ĉefaj produktolandoj (2016) estas Niĝerio, Ganao kaj Ebur-Bordo. Inter la dek plej grandaj landoj troviĝas nur du, kiuj ne estas en Afriko: Haitio kaj Kolombio.
La plej grandaj produktantoj de dioskoreoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) de la Unuiĝintaj Nacioj en 2016 oni rikoltis tutmonde preskaŭ 66 milionojn da tunoj de dioskoreo. La dek plej grandaj produktantoj rikoltas kune 96,7 % de la tutmonda rikolto. Niĝerio produktas mem preskaŭ 70 %.
Sistematiko kaj disvastigo
[redakti | redakti fonton]La genro „Dioscorea“ ricevis sian nomon 1753 fare de Carl von Linné. La genra nomo „Dioscorea“ honoras la grekan kuraciston Dioskorido, kies libro havis grandan signifon por la medicino dum pli ol 1600 jaroj. Sinonimoj por „Dioscorea“ L. estas: „Tamus“ L., „Tamnus“ MILL., „Ricophora“ MILL., „Oncus“ LOUR., „Ubium“ J.F.GMEL., „Oncorhiza“ PERS., „Testudinaria“ SALISB. EX BURCH., „Rhizemys“ RAF., „Botryosicyos“ HOCHST., „Helmia“ KUNTH, „Sismondaea“ DELPONTE, „Epipetrum“ PHIL., „Borderea“ MIÉGEV., „Elephantodon“ SALISB., „Hamatris“ SALISB., „Merione“ SALISB., „Polynome“ SALISB., „Strophis“ SALISB., „Higinbothamia“ ULINE, „Nanarepenta“ MATUDA ,“Hyperocarpa“ (ULINE) G.M.BARROSO, E.F.GUIM. & SUCRE.
La genro „Dioscorea“ estas en la Tropikoj ĝis la moderklimataj zonoj preskaŭ tutmonde disvastigita. En Ĉinujo ekzistas 52 specioj, 21 de tiuj nur tie. Kelkaj estas en kelkaj regionoj neofitoj.
La sole en Mezeŭropo hejmiĝintaj specioj estas „Dioscorea communis“ kaj „Dioscorea balcanica.
Specioj
[redakti | redakti fonton]La genro („Dioscorea“) havas 350 ĝis 800 speciojn:
- Dioscorea abyssinica aŭ Abisena dioskoreo.
- “Dioscorea alata” L., Sin.: “Dioscorea alata” var. “purpurea” (ROXBURGH) A.POUCHET, “Dioscorea purpurea” ROXBURGH): Ĝi formas tre diversajn tuberojn.
- balkana dioskoreo („Dioscorea balcanica“ KOŠANIN): Ĝi hejmiĝas en la eksa Jugoslavio kaj Albanio.
- Dioscorea bulbifera
• “Dioscorea chouardii” GAUSSEN (sin.: “Borderea chouardii”(GAUSSEN) GAUSSEN & HESLOT): Tiu ĉi endemio nur hejmiĝas en la hispanaj Pireneoj en la valo Noguera Ribagorzana.
- „Dioscorea communis“ (L.) CADDICK & WILKIN , sin.: „Tamus communis“ L., „Tamus edulis“ LOWE): Ĝi hejmiĝas en Okcidenteŭropo kaj de la Makaronezio trans la Mediteraneo ĝis Irano.
- Dioscorea esculenta aŭ Azia dioskoreo.
- Dioscorea japonica aŭ Japana dioskoreo.
- Ĉina dioskoreo, „(“Dioscorea obtusifolia” Hook. & Arn. , Syn.: “Dioscorea oppositifolia” L. , “Dioscorea opposita” Thunb. ): Ĝi formas vertikalajn tuberojn.
- Dioscorea oppositifolia
- Dioscorea pentaphylla
- Dioscorea polystachya TURCZ. (Syn.: “Dioscorea batatas” DECNE. , “Dioscorea decaisneana” CARRIÈRE , “Dioscorea doryphora” HANCE , “Dioscorea swinhoei” Rolfe , “Dioscorea rosthornii” Diels , “Dioscorea cayennensis” var. “pseudobatatas” HAUMAN , “Dioscorea potaninii” PRAIN & BURKILL ,”Dioscorea pseudobatatas” (HAUMAN) HERTER )
- “Dioscorea pyrenaica” BUBANI & BORDÈRE EX GREN. (Syn.: „Borderea pyrenaica“ MIÈGEV. ): Ĝi troviĝas en la Pireneoj de Francujo kaj Hispanujo.
- Zanzibara dioskoreo (“Dioscorea sansibarensis” PAX )
- Hinda dioscoreo (“Dioscorea trifida” L. f. )
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chih-chi Ting & Michael G. Gilbert: „Dioscoreaceae“: „Dioscorea“ – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): „Flora of China.“ Volume 24 – „Flagellariaceae through Marantaceae.“ Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2000, ISBN 0-915279-83-5.
- Arten und Synonyme, Uni Melbourne.
- Webarchiv text=“Soyatech.com“ e-news, Meldung „China, Singapore Will Jointly Develop Energy-Intensive Plants for Biofuel Feedstocks“ vom 11. Dezember 2007 url=http://www.soyatech.com/news_story.php?id=5983 Arkivigite je 2009-04-17 per la retarkivo Wayback Machine wayback=20090417221041 archiv-bot=2018-03-25 23:55:22 InternetArchiveBot
- Rafaël Govaerts (Hrsg.): Datenblatt bei „World Checklist of Selected Plant Families“ des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Abgerufen am 24. Juni 2018
- Vernon Hilton Heywood: „Dioscoreaceae.“, In: Thomas Gaskell Tutin u. a.: „Flora Europaea.“ Band 5, Cambridge University Press, 1980, ISBN 0-521-20108-X, S. 84–85.