Dodoico
La dodoico[1] (japane
Priskribo
[redakti | redakti fonton]En la japana lingvo, poezia metro estas kalkulata laŭ moraoj; unu silabo povas esti longvokala (dumoraa) aŭ finiĝanta per -n (dumoraa) aŭ mallongvokala (unumoraa).
La dodoico konsistas el kvar versoj, kies longoj estas sep, sep, sep, kaj kvin moraoj, de 26 moraoj totale:
- 〇〇〇〇〇〇〇
- 〇〇〇〇〇〇〇
- 〇〇〇〇〇〇〇
- 〇〇〇〇〇
Tiel, ĝi estas pli longa ol la hajko aŭ la senrjuo (ambaŭ de 17 moraoj).
Same kiel aliaj japanaj fiksformoj, la dodoico estas senrima.
Pro sia folklora origino, dodoicoj tipe temas pri amo aŭ laboro kaj estas stile humuraj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La dodoico originis el amkantoj, kantataj kune kun ŝamisena muziko.
La dodoico estas nomita laŭ la poeto Dodoicubo Sanga la Unua (japane
En Esperanto, la Esperantigita vorto “dodoico” troviĝas en la traduko fare de Konisi Gaku de la japanlingva romano Neĝa Lando (japane
Ekzemplo
[redakti | redakti fonton]Jen unu el la pli famaj dodoicoj, de nekonata aŭtoro:
Originala | Rondaj kanaoj | Transliterumo | Traduko |
---|---|---|---|
惚れて通えば | ほれてかよえば | Horete kayoeba | Enamiĝinta irad’ |
千里も一里 | せんりもいちり | Sen ri mo ichi ri | Mil lioj ŝajnas unu |
逢えずに帰れば | あえずにかえれば | Aezu ni kaereba | Revenante el rendevu’ |
また千里 | またせんり | Mata sen ri | Ree mil lioj |
La ekzemplo estas iom neregula, ĉar la tria linio havas ok moraojn, anstataŭ la ordinaraj sep. La Esperanta traduko havas la saman nombron de silaboj (anstataŭ la moraoj de la originala).