Duklando Karintio
Aspekto
Duklando Karintio | |||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
germane Herzogtum Kärnten slovene Vojvodina Koroška | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
Landopartoj de Aŭstrio-Hungario • ŝtato de la Sankta Romia Imperio | |||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | Sankt Veit an der Glan (Šentvid ob Glini) ĝis 1518, poste Klagenfurt (Celovec)
| ||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
Monarĥio (duklando)
| |||||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||||
Estiĝo:
|
Imperiestro Oto la 2-a detronigis la bavaran dukon Henriko la 2-a, nomata "Henriko la Kverelanto", kaj samtempe apartigis Karantanion de Bavario kaj levis ĝin al propra duklando Karintio.
| ||||||||||||||
| |||||||||||||||
La duklando Karintio, germane Herzogtum Kärnten, slovene Vojvodina Koroška, estis duklando situanta en suda Aŭstrio kaj partoj de norda Slovenio. Ĝi estis en 976 apartigita de la duklando Bavario, kies parto Karantanio ĝi ĝis tiam estis. Ĝi estis la unue nove kreita subŝtato de la Sankta Romia Imperio post la originaj germana "tribaj duklandoj".
Ekde 1335 ĝi apartenis al la Habsburgoj.
La duklando Karintio restis parto de la Sankta Romia Imperio ĝis ties dissolvo en 1806, kaj kronlando de Aŭstrio-Hungario ĝis 1918. Ĝi estas antaŭulo de la nuna Karintio en Aŭstrio, sed estis pli granda ol tiu estas hodiaŭ.