E-numero
Aspekto
E-numero estas kodo kreita de la Eŭropa Unio por listigi permesitajn aldonaĵojn al nutraĵoj. E-numero konsistas el la litero E kaj 3-cifera numero.
Uzo
[redakti | redakti fonton]Dum la jaroj 1980 esploroj evidentigis, ke certaj aldonaĵoj de la listo de E-numeroj ja estis kancerogenaj, sed en la konsumantaro estiĝis kunfuzo kaj maltrankvileco kaj multaj homoj evitis ĉiujn nutraĵojn surhavantaj E-numerojn.
Oni certigas, ke por ke tiuj aldonaĵoj estu kancerogenaj, oni devus konsumi ilin en grandega kvanto, kaj tial preskaŭ ne eblus toksiĝi. Sed la listo estas daŭre pridisputata.
Klasado laŭ numeroj
[redakti | redakti fonton]Por detaloj, vidu la liston de E-numeroj).
100–199 kolorigiloj por nutraĵoj |
100–109 | flavaj |
---|---|---|
110–119 | oranĝaj | |
120–129 | ruĝaj | |
130–139 | bluaj kaj violaj | |
140–149 | verdaj | |
150–159 | brunaj kaj nigraj | |
160–199 | aliaj | |
200–299 konserviloj |
200–209 | sorbatoj |
210–219 | benzoatoj | |
220–229 | sulfitoj | |
230–239 | fenoloj kaj formiatoj (metanatoj) | |
240–259 | nitratoj | |
260–269 | acetatoj (etanatoj) | |
270–279 | laktataj acidoj | |
280–289 | propionatoj (propanatoj) | |
290–299 | aliaj | |
300–399 antioksidiloj kaj acida regulantoj |
300–305 | askorbatoj (vitamino C) |
306–309 | tokoferolo (vitamino E) | |
310–319 | galatoj kaj eritorbatoj | |
320–329 | laktataj acidoj | |
330–339 | citratoj kaj tartratoj | |
340–349 | fosfatoj | |
350–359 | malatoj kaj adipatoj | |
360–369 | sukcenatoj kaj fumaratoj | |
370–399 | aliaj | |
400–499 densigiloj, stabiligiloj kaj emulsiigiloj |
400–409 | alginatoj |
410–419 | naturaj gumoj | |
420–429 | aliaj naturaj iloj | |
430–439 | polioksiteno-kombinaĵoj | |
440–449 | naturaj emulsiantoj | |
450–459 | fosfatoj | |
460–469 | celulozo-kombinaĵoj | |
470–489 | grasacidoj kaj kombinaĵoj | |
490–499 | aliaj | |
500–599 pH-reguliloj kaj agentoj antiaglomerantaj |
500–509 | mineralacidoj kaj bazoj |
510–519 | kloridoj kaj sulfatoj | |
520–529 | sulfatoj kaj hidroksidoj | |
530–549 | kombinaĵoj de alkala metalo | |
550–559 | silikatoj | |
570–579 | stearatoj kaj glukonatoj | |
580–599 | aliaj | |
600–699 gustampleksigiloj |
620–629 | glutamatoj |
630–639 | inosinatoj | |
640–649 | aliaj | |
900–999 diversaj |
900–909 | vaksoj |
910–919 | briligiloj | |
920–929 | plibonigiloj | |
930–949 | gasoj por enpako | |
950–969 | dolĉigiloj | |
990–999 | ŝaŭmigiloj | |
1100–1599 aldonaj kemiaĵoj |
novaj kemiaĵoj, kiuj ne eniras la klasikan klasadan skemon |
NB: Ne ĉiuj ekzemploj de grupo estas en la menciitaj numera grupo. Ankaŭ multaj kemiaĵoj, ĉefe inter la numeroj E400–E499, havas diversajn uzojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ttt-ejo de Verbraucherinitiative e.V. pri nutraĵaldonaĵoj (germane)
- Datenbazeno pri aldonaĵoj
- Aldonaj informoj de la eŭropa konsumantinformejo en Kiel
- Oficiala listo de la permesitaj aldonaĵoj
- Listo de E-numeroj ĉe Ökotest Arkivigite je 2006-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Online Edition: “Combined Compendium of Food Additive Specifications” der JECFA (FAO, UNO) Arkivigite je 2007-09-12 per la retarkivo Wayback Machine