Eddie Murphy
Eddie MURPHY (naskiĝis la 3-an de aprilo 1961 en Novjorko) estas usona ŝercisto kaj aktoro.
Murphy naskiĝis en la novjorka kvartalo Brooklyn [bruklin], plenkreskis en Hempstead. Lia bona humuro, lia prezenta kapablo estis okulfrapaj jam en la gimnazio. Li ludis en Brooklyn en la aĝo de 15 jaroj memstarajn vesperojn en la randurbaj junularejoj - je 25-50 dolaroj-, kie li amuzis la publikon per siaj propraj tekstoj.
Pli poste li daŭrigis sian karieron en la spektaklo Saturday Night Live de NBC, poste rolludis en multaj amuzfilmoj, ekz. en la serio de Beverly Hills Cop.
Li ankaŭ sinkronizas filmojn, ekz. li donis la voĉon por la Mulo en Shrek kaj por la ĉina drako en la filmo Mulan.
Eddie Murphy vivis kun sia edzino Nicole Mitchell kaj 5 infanoj en New Jersey, ĝis divorco en 2005.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]Televido
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1980–84 | Saturday Night Live | Sin mem |
1983 | Eddie Murphy: Delirious | Sin mem |
1988 | Totally Minnie | Sin mem |
1989 | What's Alan Watching? | Protestanto / James Brown |
1991 | The Royal Family | |
1993 | Dangerous: The Short Films | Ancient Egyptian Pharaoh |
1999–2001 | The PJs | Thurgood Stubbs |
2004 | Father of the Pride | Donkey |
2007 | Shrek the Halls | Donkey |
2010 | Donkey's Christmas Shrektacular | Donkey |
2012 | Eddie Murphy: One Night Only | Honora invitito |
2015 | Saturday Night Live 40th Anniversary Special | Sin mem |