Ekologia agrikulturo
Ekologia agrikulturo aŭ ekoagrikulturo estas la produktado de nutraĵoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj, laŭ kiel eble plej naturprotektaj metodoj kaj laŭ la scioj de ekologio kaj mediprotekto. Celo estas favorigi ne nur la agrosistemon, sed ankaŭ la biodiversecon, la biologian vivon de la grundo kaj la biologiajn ciklojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komenco de la ekologia agrikulturo situas en la 1920-aj jaroj. Sciencajn bazojn prezentis la aŭstra-hungara botanikisto kaj mikrobiologo Raoul Francé en la jaro 1913 publikiginte popolscience la verkon La vivo en la agro.
En 1924 Rudolf Steiner okazigis kurson pri agrikulturo ĉe Breslaŭ, al kiu ĉeestis ĉirkaŭ 100 partoprenantoj. Tiam estiĝis la ideo pri agrikultura organismo, kiun oni trovas nuntempe en ekologia agrikulturo kaj jam de tiam en la antropozofa biodinamika agrikulturo. La unuiĝo Demeter estas la nura reprezentanto de biodinamika ekonomio.
Metodo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas apartaj reguloj pri ekologia agrikulturo, kiel ekzemple pri la uzo de kemiaĵoj. Oni rajtas nur uzi apartajn produktojn, kies listo estas ĝisdatigita ĉiujare. Produktoj kiel Bacillus thuringiensis kutime ne havas konsekvencojn por la homa sano.
Diferenco al kutima agrikulturo
[redakti | redakti fonton]La diferenco inter agroekologio kaj ekologia agrikulturo estas, ke agroekologio postulas radikalan ŝanĝon en kvar proksime ligitaj kampoj: socia, politika, ekonomia kaj ekologia, kaj fundamenta ŝanĝo for de la industria kaj novliberala agrikultura paradigmo.
Nutraj aspektoj
[redakti | redakti fonton]Gusto
[redakti | redakti fonton]Ne ekzistas objektive pruveblaj diferencoj inter la gusto de nutraĵoj el tradicia kaj tiuj el ekologia agrikulturo, kvankam tiuj, kiuj aĉetas ilin estas konvinkitaj pri tio.
Sanaj aspektoj
[redakti | redakti fonton]Dum nutradtesto ĉe ratoj per ekologiaj nutraĵoj, tiuj montris malpli da mortokazoj iom antaŭ aŭ post la naskiĝo kaj pli rapidan pezogajnon de la ratino post la nasko.[1].
Ĉe suĉinfanoj, kiuj ricevis dum la unuaj du jaroj ekologiajn laktaĵojn, kaj kies mamnutrantaj patrinoj nutris sin per ekologiaj laktaĵoj, la risko de ekzemo estis malpli alta. Tio pravis ĉe 64 % de la suĉinfanoj.[2]
Ekologia premsigno
[redakti | redakti fonton]Vivmediaj aspektoj
[redakti | redakti fonton]Biodiverseco
[redakti | redakti fonton]Ju pli da specioj kune kultivatas en kampoj, des pli produktiva la grundo iĝas. Tia kulturmetodo eĉ plibonigas la grundon jaron post jaro. Tion montris G. David Tilman per longdaŭra eksperimento, ĉe la universitato Saint Paul en Minesoto. La kampoj mastrumitaj per biodiverseco montriĝis duoble ĝis trioble pli produktivaj. Biomaso disvolviĝis ne nur super la grundsurfaco, sed ankaŭ sub ĝi, kio ebligas malliberigon de la atmosfera CO2-o kaj kompenso de la forceja efiko.
Klimatŝanĝiĝo
[redakti | redakti fonton]Grundkonservado
[redakti | redakti fonton]Ekonomiaj aspektoj
[redakti | redakti fonton]En ekologia agrikulturo produktkostoj estas pli altaj, ĉar oni bezonas pli da homa laboro. En la plej multaj landoj ĝi ne ricevas ekonomian aŭ financan helpon, kiuj povus malplialtiĝi la kostojn.
Eblas konsideri, ke ekologiaj agrikulturproduktoj estas pagitaj trioble:
- kiam oni aĉetas ilin,
- kiam oni pagas sian akvofakturon (kiu enhavas sumon por malpolui la akvon),
- kiam oni pagas impostojn por helpi industrian agrikulturon.
Surmerkatigo
[redakti | redakti fonton]Produktkostoj
[redakti | redakti fonton]Kvalitosigeloj
[redakti | redakti fonton]- Bio EU, Demeter, Bio Coherence, Nature & Progrès, USDA Organic.
Aktivuloj
[redakti | redakti fonton]- Marc Bonfils
- Masanobu Fukuoka
- Bill Mollison
- Vandana Shiva
- Rudolf Steiner
- José Bové
- Dominique Guillet
Tutmonda disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Afriko
[redakti | redakti fonton]En Afriko la merkato de ekologiaj agrikulturaj produktoj estas ĝenerale tre subevoluinta. Aliflanke, produktado disvolviĝas rapide[3].
Sud-Ameriko
[redakti | redakti fonton]Okaze de la vizito de Hugo Chávez en la Monda Socia Forumo fondiĝis en Brazilo sudamerika altlernejo pri ekologia agrikulturo: Escola Latino-Americana de AgroEcologia.
Kritiko
[redakti | redakti fonton]En septembro 2020, Christophe Brusset, iama oficialulo en la agronutraĵa industrio, denuncis la mankon de superrigardo, kontrolo kaj sankcioj en la merkato de ekologiaj produktoj, kio instigus al fraŭdaj praktikoj de grandaj markoj en la agronutraĵa industrio[4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Velimirov, A., Plochberger, K., Huspeka, U., Schott, W. (1992): The Influence of Biologically and Conventionally Cultivated Food on the Fertility of Rats. Biologicla Agriculture and Horticulture, Vol. 8, pp. 325-337. [1] (PDF, angle)
- ↑ Ischa Kummeling, Carel Thijs, Machteld Huber, Lucy P. L. van de Vijver, Bianca E. P. Snijders, John Penders, Foekje Stelma, Ronald van Ree, Piet A. van den Brandt and Pieter C. Dagnelie: Consumption of organic foods and risk of atopic disease during the first 2 years of life in the Netherlands. in: British Journal of Nutrition, (2008), Nr. 99, pp. 598-605, (doi:10.1017/S0007114).
- ↑ france Agence Bio - biologia agrikulturo en la mondo arkivo.
- ↑ france Marianne Enault, Prix, mafia, faux certificats : enquête sur "les imposteurs du bio", Le Journal du Dimanche, la 28-an de septembro 2020
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Permakulturo
- Biodinamika agrikulturo
- Komunum-apogita agrikulturo
- Dispecigita frondara ligno
- WWOOF
- Agroekologio
- Agroforstumado
- Ekovilaĝo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ekzemplo de ekologia agrikulturo sude de Barato pri fruktarboj Arkivigite je 2005-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Fukuoka metodo
- Harahi Gamez Rodriguez (2004-11-01). Agriculture dans le parc métropolitain de La Havane, à Cuba: Centre de recherches pour le développement international (Agrikulturo en la Metropola Parko de Havano, Kubo: Internacia Evolua Esplorcentro) (france). Centre de recherches pour le développement international (CRDI) (Internacia Evolua Esplorcentro). Arkivita el la originalo je 2014-11-26. Alirita 2024-04-12 .
- Amrita Bhumi Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Marie-Ho: FRANCIO: La ekologiaj nutraĵoj de AMAP Monato (gazeto) (2010/6 p.22)