Elek Falus
Elek Falus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1884 en Orosháza |
Morto | 20-an de majo 1950 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | grafikartisto scenografo fasonisto |
Elek Falus [faluŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Falus Elek estis hungara grafikisto, ilustristo, dekoraciisto, fondinta membro de Societo Szinyei Merse Pál.
Elek Falus [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1884 en Orosháza, li mortis la 20-an de majo 1950 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elek Falus devenis el juda familio. Li studis en la jaroj 1903 kaj 1904 en Reĝa Modela Desegna Lernejo [1] Arkivigite je 2019-02-11 per la retarkivo Wayback Machine, en la lasta jaro li jam debutis en ekspozicio. Li plulernis en Artistkolonio (Nagybánya), poste li pentradis en Munkeno kaj Artistkolonio (Szolnok), li partoprenis en fondo de Artistkolonio (Kecskemét). Li kreis afiŝojn kaj libroilustraĵojn en Londono, poste li estis fasonisto en Berlino. Hejmenveninta li ilustris eldonaĵojn de Nyugat, kreis teatrajn dekoraciaĵojn kaj fasonojn pri internaj ejoj.
Elektitaj artaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- V. Károly király eskűjének első lapja (litografiaĵo)
- murpentraĵo en lernejo en Kecskemét (1911)
- vitralo en kulturdomo en Kecskemét
- Galambok (kolora (linoleumografiaĵo)
- József Kiss (poeto): Levelek hullása (poemlibro kun desegnaĵoj Falus, 1908)
- Menyhért Lengyel-Ferenc Molnár: Tájfun (teatra dekoraciajo, 1909)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio