Elio Migliorini
Elio Migliorini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1902 en Rovigo |
Morto | 7-an de decembro 1988 (86-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | Esperanto • itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1988) Reĝlando Italio (1902–1946) |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Bruno Migliorini |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1914–) geografo |
Elio MIGLIORINI (naskiĝis la 9-an de marto 1902 en Rovigo, mortis la 7-an de decembro 1988 en Romo) estis unu el la "kaŝitaj kolonoj" de la itala Esperanto-movado.
Li estis eminenta geografo, doktoro, helpanto ĉe Geografia Instituto de Roma Universitato, interalie membro de la itala scienca akademio kaj profesoro en la roma universitato.
Migliorini lernis Esperanton en 1914. Kun sia frato, la lingvisto Bruno, li aŭtoris Esperanto-legolibron, kiu trairis ses eldonojn ekde 1925. Li krome tradukis kaj verkis pri la historio de la itala movado. Dum pli ol sesdek jaroj Elio Migliorini estis delegito aŭ fakdelegito en Romo kaj Napolo. Li kunlaboris en italaj Esperanto-gazetoj, kaj rolis kiel delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Romo de 1922.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Esperanta Legolibro
- 1982: Pionieri dell'Esperanto in Italia. Roma 1982, 31 p. (itallingva broŝuro kun mallongaj biografioj en la stilo de la Enciklopedio de Esperanto)
- 1988: L'Esperanto a Roma (1887-1936). Roma 1988, 8 p.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto/M en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Elio Migliorini en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine