Eliza Orzeszkowa
Eliza Orzeszkowa | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Eliza Orzeszkowa Эліза Ажэшка | ||
Naskonomo | Elżbieta Pawłowska | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1841 en Miĺkaŭščyna | |
Morto | 18-an de majo 1910 (68-jaraĝa) en Hrodno | |
Mortis per | Kardivaskulsistema malsano vd | |
Tombo | Parish Cemetery (en) vd | |
Etno | poloj vd | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Dinastio | Pawłowscy herbu Korwin vd | |
Patro | Benedykt Pawłowski (en) vd | |
Patrino | Franciszka Kamieńska (en) vd | |
Edz(in)o | Stanisław Nahorski vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | E. O. • Bąk (z Wa-Lit-No) • Li…ka • Gabriela Litwinka • Eliza Orzeszkowa vd | |
Okupo | verkisto tradukisto eseisto novelisto vd | |
Laborkampo | Eseo kaj prozo vd | |
Aktiva dum | 1866–1910 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Ĉe Nemano vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eliza ORZESZKOWA [oĵeŝkova] (ankaŭ nomita ORZESZKO; naskiĝis PAWLOWSKA la 6-an de junio 1841 en Milkowszczyzna, nuntempe Miĺkaŭščyna en Belorusio; mortis la 18-an de majo 1910 en Grodno, nuntempe Hrodno) estis pola verkistino. En sia epoko ŝi estis tre konata. Ŝiajn verkojn traplektas la ideoj de la sensukcesa pola ribelo de 1863 kontraŭ Rusio, de sociaj justeco kaj egaleco, de persona libereco kaj de frateco de la homoj.
Ŝi naskiĝis en nobela familio kaj edziniĝis en aĝo de 17 jaroj kun la bienulo Piotr Orzeszko. Oni senvalidigis la geedzecon post 11 jaroj kaj ŝi ekloĝis en Grodno. Ŝi edziniĝis denove en 1894, sed la dua edzo mortis post du jaroj.
En Esperantujo ŝi estas konata kiel la aŭtorino de Marta. La romanon esperantigis Ludwik Lejzer Zamenhof, kies traduko estis ankaŭ tradukita al la japana. Tial tiu romano estis vaste legata en japanaj lernejoj kiel eduka legaĵo.
En la jaro 1905 Eliza Orzeszkowa, Henryk Sienkiewicz kaj Lev Tolstoj estis nomumitaj kiel kandidatoj por la Nobel-premio pri literaturo. La premion ricevis Sienkiewicz.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]En 1878 aperis ŝia romano Meir Ezofowicz, en kiu ŝi vigle priskribis la vivon de judoj en belorusa urbeto. La verko propagandis ne la toleradon, sed la asimiladon de la judoj.
Dziurdziowie (1885) temas pri senscio kaj superstiĉo de la malriĉaj kamparanoj. Cham (1888) estas tragika historio pri amo de simpla fiŝisto al neŭroza, rafinita urba fraŭlino.
Ŝia ĉefa verko estas Nad Niemnem („Ĉe Nemano”; 1888), kiu prezentas polan komunumon en Litovio. Bene nati („Moŝtaj naskiĝintoj”; 1892) prezentas malriĉajn nobelojn de vilaĝoj.
Ŝiaj kolektitaj verkoj aperis sub la titolo Pisma (1937–39), en 22 volumoj.
Tradukoj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Ĉe Nemano, ampleksa pozitivisma romano prezentanta la polan socion meze de la 19-a jarcento en la regiono ĉirkaŭ Grodno, eld. BES, 2023, trad. Tomasz Chmielik[1].
- La Interrompita Kanto. Arkivigite je 2017-01-15 per la retarkivo Wayback Machine Tradukis Kazimierz Bein. 79 paĝoj.
- [1-a eldono.] Parizo: Hachette, 1905.
- 2-a eldono. Parizo: Hachette, 1909.
- 3-a eldono. Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1922.
- 4-a eldono. Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1928.
- Nova eldono. Chapecó: Fonto, 2016, 99 paĝoj.
- A ... B ... C ... Noveleto. Tradukis F. Ender. 72 paĝoj.
- Lodzo: Stanislao Miszewski, 1909. (en la serio Nova Esperanta Biblioteko 2.)
- Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1956.
- Bona Sinjorino, Novelo, Tradukis Kazimierz Bein.
- [1-a eldono.] Berlino: Möller & Borel, 1909. 51 paĝoj. (Esperanta Biblioteko Internacia 3.)
- 2-a eldono. Berlino: Ellersiek & Borel, 1924. 56 paĝoj. (Esperanta Biblioteko Internacia 3.)
- Represo. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1979.
- Nova eldono. Chapecó: Fonto, 2016, 86 paĝoj.
- Republikigita en Ok noveloj, Świdnik / Bjalistoko / Lublin: BES / Libro-Mondo / Ars Libri, 2019.
- Legendo. Arkivigite je 2011-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Tradukis Kazimierz Bein.
- En: Pola Antologio. Parizo: eldonejo Hachette, 1909. Paĝoj 44–46.
- En: La lanternisto. Amsterdamo: Federacio de Laboristaj Esperantistoj, 1938. Paĝoj 110–112.
- Marta. Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine (Martha.) Romano. Tradukis L. L. Zamenhof.
- [1-a eldono.] Parizo: Hachette, 1910. 237 paĝoj.
- 2-a eldono. Parizo: Hachette, 1924. 237 paĝoj.
- 3-a eldono. Parizo: Hachette, 1928. 237 paĝoj.
- 4-a eldono. Marmande: Editions Françaises d’Espéranto, 1968. 213 paĝoj.
- 5-a eldono. Bielsko-Biała: Kleks, 1999. 256 paĝoj.
- miniatura eldono. Sanpaŭlo: esprima.com.br, 2018. 2x440 paĝoj.
- Legendo pri Rabbi Akiba, en la retejo literaturo.dk, arkivigite en julio 2011, tradukis Ardante Popolan. En: La praktiko 1, n-ro 11 (novembro 1919).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Cenemano, eld. BES, 2023, 655 paĝoj, ISBN 9788396222268, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio.