Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Emma Osmond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Emma Osmond
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1868 (1868-10-07)
en Londono
Morto 30-an de novembro 1943 (1943-11-30) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Emma L. OSMOND (naskiĝis la 7-an de oktobro 1868 en Londono; mortis en 1944) estis angla esperantistino. Ŝi estis esperantisto de 1917 kaj instruis Esperanton de 1918 ĝis 1929. Ŝi multe korespondis, kaj ŝi verkis ĉirkaŭ 250 artikolojn en diversaj Esperantaj kaj anglaj gazetoj. Ŝi tradukis al Esperanto el multaj lingvoj, ekzemple ŝi esperantigis la Vojaĝojn de Gulivero de Jonathan Swift.

Pere de Esperanto ŝi eksciis pri la irlanda lingvo kaj ellernis ĝin. Kun permeso de Douglas Hyde ŝi tradukis irlandajn popolrakontojn al Esperanto. De 1924 ĝis 1931 ili aperis en International Language.

Rima portreto pri ŝi

[redakti | redakti fonton]
Plej milda kaj kompata larmo,
Pri homa sorto malfacila.
En Old Vic, la Shakespeare-azila,
Inter la tragedia svarmo,
Sin ne altiras murd-alarmo,
Sed saĝa fraz' virinsubtila ...
(Kálmán Kalocsay: Rimportretoj)
Citaĵo
 La Travivaĵoj de Kiki, estas originala rakonto de nia talenta membro S-ino E. L. Osmond, kaj tre ĉarme prezentas la ideojn, spertojn, plezurojn, kaj ĉiutagan vivon de juna angla knabino, kredeble el memoro pri la propra infaneco.

La lingva stilo de ĉiuj libroj estas sufiĉe bona. Interesa trajto estas la larĝa marĝeno por notoj.

Pripensinda demando: Kiaj libroj estas vere plej interesaj por la Esperantista junularo ? Ĉe respondo oni devas konsideri la aĝon kaj la lingvan scion de la legontoj. Ofte, ĉe libroj “por infanoj,” oni povas sin demandi, ĉu unuflanke la lingva stilo estas tro malsimpla, kaj ĉu aliflanke la enhavo estas tro infaneca. Tiajn demandojn povas respondi nur la junularo mem. Sed ili urĝe bezonas pripenson. 
— La Brita Esperantisto - Numero 345, Januaro (1934)

Du recenzoj de ŝi

[redakti | redakti fonton]