„ T.a skeptikuloj, kiuj pretendas ke Esperanto havas nenian praktikan utilon, legu la interesan priskribon,de iranta esperantisto , kiu antaŭ ses jaioj vojaĝis de Alger en Kuŝujon, por viziti en la urbo Sumi (gubernio de Ĥarkov, Suda Rusujo) samideanon, kun kiu li amikiĝis per korespondado en Esperanto.
Sur la ŝipo, eĉ sur la tervojo, ĝis Bukuresti (dank'al la afableco de hazarda kunvojaĝanto), li ne eksentis gravan malhelpon, sed, post la disiĝo, li estis
- « kvazaŭ surdmutulo, devigata veturi tra nekonata lando, sciante nek la precizan fervojan horaron, nek la daŭron de la haltoj por manĝi, la ŝanĝejon de la vagonaro, ĉiam timante eble sekvi malbonan direkton, kaj elvojri ».
Fine, nia heroo alvenas en la stacio Vorojba, kaj ĝuas nepreskibeblan feliĉon,
aŭdante la krion « Vivu Zamenhof! » kaj vidante sian amikon, venintan renkonte al li. Tiu ĝojo ankoraŭ ege pligrandiĝis, kiam li estis atinginta la urbon Sumi kaj la hejmon de la rusa amiko.
La leganto esias sciigata pri la familia vivado de la Rusoj, pri la kutimoj kaj moroj de la en loĝantaro, kaj precipe pri la tiama politika stato de la vasta rusa imperio. Plej interesaj estas liaj ekskursoj tra la regiono. Fine... okazas la hejmveturado tra Kiev, laŭlonge de la larga kaj majestega Dnjeper kaj tra la Ukrajnaj stepoj.
Dank'al Esperanto, la aŭtoro sukcesis eniri en la internan penson de la rusoj kaj partopreni en ilia vivado, kontraŭe kun tiom da turistoj kiuj admiras urbojn, pejzaĵojn (sic, pejzaĝo) kaj kuriozaĵojn sed kiuj ĉie trovis nekonatajn homojn, kiujn ili ne povas kompreni, al kiuj ili ne povos sin komprenigi, kaj kiuj estas por ili kvazaŭ fermata libro...
Mi esperas, ke la jena malgranda analizo instigos la legantaron de B. E. konatiĝi kun la bela libro de s-ro Rivier, kiu estas, krome, velkita en plej flua, plej korekta Esperanto. ” |